Apostola Seĝo: Malsamoj inter versioj

6 bitokojn forigis ,  antaŭ 9 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e (r2.6.3) (robota aldono de: sr:Света Столица)
e
La nomo '''Apostola Seĝo''', ekde la ''[[Codex Iuris Canonici]]'' (CIC de 1917) (c. 7) sinonima vorto por '''Sankta Seĝo''', estas uzata por la papo aŭ por la lianome agantaj partoj de la [[roma kurio]] (c. 361 CIC de 1983).
 
=== Historio ===
La origina signifo estis episkopaj katedroj fonditaj de apostoloj. Hodiaŭ la nocioj estas uzataj nur ankoraŭ por la katedro de [[Petro]], do por la seĝo de la la episkopo de [[Romo]]. La lingvo tiel reprezentas la plej superan pastran potencon per la prabildoj de la reĝa kaj juĝista tronoj, kiuj aktualigas potenco-pretendon. La pozitiva rajto (c. 113 CIC de 1983) donas al la Apostola Seĝo rajtan subjektivecon pro ties kvalito kiel morala persono.
 
=== Signifo ===
Tiu difino estas deklarita kiel dedukto el la Dia ordo. Tio signifas, ke en rajto-kulturo, kiu al la kreskinta nocio de jura persono donas centran posicion, tiu stato logike kaj eo ipso apartenas ankaŭ al la plej supera eklezia potenco.
 
Grava signifo de la statuso de la Apostola Seĝo kiel subjekto de internacia juro estiĝas hodiaŭ el la zorgo por la tut-monda paco; aliflanke kritikantoj indikas ankaŭ la klopodojn de la vatikana diplomatio cele al helpo de pli konservativa politiko tutmonde, kiel okazis en polemiko pri la defendo de samseksemuloj, persekutataj en multaj landoj, fare de la [[Eŭropa Unio]] (sub francia prezidanteco) antaŭ la [[Unuiĝintaj Nacioj]] en 2008.
 
=== Fontoj ===
* Aymans-Mörsdorf 1, 131
* H. Höck: Die Völkerrechtliche Stellung des Heiligen Stuhls (La statuso de la Sankta Seĝo en la [[internacia juro]]). Berlin 1975. (literaturo)
4 213

redaktoj