Biharo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ChuispastonBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota forigo de: fj:Bihar
eNeniu resumo de redakto
Linio 24:
'''Biharo''' estas gubernio en orienta [[Barato]]. La ĉefurbo estas [[Patnao]]. La lando [[Nepalo]] estas norde, kaj je la aliaj flankoj de Biharo estas la barataj gubernioj [[Uttarpradeŝo]] (okcidente), [[Ĝharkhando]] (sude), kaj [[Okcidenta Bengallando]] (oriente). La [[hindia]] kaj la [[urdua]] estas la oficialaj lingvoj en Biharo. El la biharaj lingvoj, la plej grandaj lingvoj uzataj estas la [[angika]], [[bhojpura]], [[magadha]] kaj [[maithila]]. Ĉi-lasta estas unu el la 22 oficialaj lingvoj de la lando. Biharo konsistas el 38 distriktoj.
 
=== Historio ===
La regiono de Biharo pratempe nomiĝis [[Magadha]], kaj en ĝi floris, inter alie du grandaj imperioj de Barato: la imperio [[Maurya]] [maŭrja] (321-184 a.K.), kaj la imperio [[Gupta]] (280-550 p.K.). La fama reĝo [[Aŝoka]] estis la nepo de la fondinto de la imperio Maurya. Biharo ankaŭ estis la lulilo de la religioj [[budhismo]] kaj [[ĝajnismo]]. [[Gautama Budho]] atingis sian vekiĝon en la bihara urbo [[Bodh Gaya]] [gaja], kaj [[Mahavira]] naskiĝis en la urbo [[Vaishali]].
 
=== Geografio ===
La tuta areo de Biharo (21°-58'-10" N ~ 27°-31'-15" N latitudoj kaj inter 82°-19'-50" E ~ 88°-17'-40" E longitudo) estas ĉ. 94.163 km². Biharo estas dividita en du malsamajn duonojn per la rivero [[Ganga]], kiu fluas de okcidento al oriento. La aliaj riveroj en la gubernio estas Son, Budhi Gandak, Chandan, Orhani kaj Falgu. La arbara areo estas ĉ. 6.764,14 km², kiu estas 7,1% de geografia areo. La centraj partoj de la Biharo havas multajn montetojn, ekz. la montetojn [[Rajgir]] [raĝgir].
 
=== Klimato ===
Decembro kaj januaro estas la vintraj monatoj (ĉ. 5-10 C). Aprilo-junio estas la somero (ĉ. 35-40 C). Junio-septembro estas la pluvsezono.
 
Linio 42:
* [[Naksalitoj]]
 
=== Vidu ankaŭ ===
* [[Agra reformo]]
 
=== Eksteraj ligiloj ===
{{el}}* [http://india.gov.in/maps/bihar.php detala mapo en oficiala registara TTT-ejo]
{{el}}* [http://www.biharonline.gov.in]
 
{{Ŝtatoj de Barato}}