Andrijan Nikolajev: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
En [[1960]] li estis envicigita en la taĉmenton de kosmonaŭtoj, trairis plenan kurson de preparado al flugoj sur ŝipoj de tipo "Vostok". Estis anstataŭanto de [[German Titov]] dum flugo de ŝipo "Vostok-2". Lia unua flugo en la [[kosmoŝipo]] ''Vostok-3'' okazis de la 11-a ĝis la 15-a de aŭgusto [[1962]]. La flugo daŭris 3 tagnoktojn, 22 horojn kaj 22 minutojn. Unuafoje estis plenumita grupa flugo de du pilotataj ŝipoj (''Vostok-3'' kaj ''Vostok-4''). Post la flugo li daŭrigis preparadon en la taĉmento de kosmonaŭtoj, ekde [[1963]] ĝis [[1968]] estis komandanto de la taĉmento de kosmonaŭtoj.
 
En [[1963]] li edziĝis al la unua kosmonaŭtino [[Valentina Tereŝkova|Valentina Vladimirovna Tereŝkova]]. Sed interrompo de la ĉefa laboro li finis en [[1968]] Militaviadan inĝenieran akademion. En jaroj [[1968]]-[[1974]] li estis vicestro de Centro de preparado de kosmonaŭtoj. Li trairis preparadon laŭ la luna programo, estis komandanto de unu el la ŝipanaroj. Post malfermo de la sovetia luna programo li prepariĝis al flugoj sur ŝipoj de tipo "[[Sojuz]]", estis komandanto de dublanta ŝipanaro dum flugo de ŝipo "Sojuz-8" (oktobro de [[1969]]). La 1-an -19-an de junio [[1970]] li faris sian duan flugon kiel komandanto de ŝipo "Sojuz-9". Ĝis tiu momento tio estis la plej longa kosma flugo. Post alteriĝo pro tio, ke la kosmonaŭtoj malmulte okupiĝis pri fizikaj trenadoj, aperis problemoj kun adaptado de organismo al teraj kondiĉoj. La kosmonaŭtoj malbone sin sentis, ne kapablis iri. Ĉi tiu stato ricevis en medicina literaturo nomon "la efekto de Nikolaev". La flugo daŭris dum 17 diurnoj 16 horoj 58 minutoj 55 sekundoj. Entute li troviĝis en la kosmaj flugoj dum 21 diurnoj 15 horoj 20 minutoj 55 sekundoj. En [[1974]] li estis nomumita unua vicestro de Centro de preparado de kosmonaŭtoj kaj servis en ĉi tiu ofico ĝis demisio.
 
Li estis deputito de [[Supera Soveto de Sovetunio]] ekde 6a ĝis 11a kunvoko, popola deputito de [[Rusio]] ekde [[1990]] ĝis [[1993]].
 
Li estas dufoje promociita kiel [[Ora stelo de Heroo de Sovetunio|Heroo de Sovetunio]] kaj ricevis du [[Ordeno de Lenin|ordenoj de Lenin]], ordenon de Labora Ruĝa Standardo, ordenon de Ruĝa Stelo, medalojn, premiojn de multaj landoj. Per la nomo de Nikolaev estis nomata kratero sur la [[Luno]].
 
Li estas aŭtoro de libroj ''"Ni renkontiĝu sur la orbito"'' kaj ''"La kosmo - vojo sen fino"''.