Urbie Green: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Urban Clifford „Urbie“ Green''' (* [[8-an de aŭgusto]], [[1926]] en [[Mobile|Mobile]] [[Alabamo]], [[Usono]]) estas konata ĵaztrombonisto, kiu ludis inter alie ĉe [[Woody Herman]], [[Gene Krupa]] kaj [[Frankie Carle]]. Li kunmlaboriskunlaboris je 250 sonregistraĵoj kaj registris pli ol du dekojn da diskoj.
 
== Vivo ==
Urbie Green lernis ludi [[piano]]n de sia patrino. En la aĝo de 12 jaroj li komencis same kiel siaj du pli aĝaj fratoj ludi [[trombono]]n. Tiutempe li aŭdis la muzikon de tiel konataj trombonistoj kiel [[Tommy Dorsey]], [[J. C. Higginbotham]], [[Jack Jenny]], [[Jack Teagarden]] kaj [[Trummy Young]]. Plejmulte lin tamen influis la trumpetistoj [[Dizzy Gillespie]] kaj la saksofonistoj [[Charlie Parker]] kaj [[Lester Young]]. Pluaj influoj estas la kantado de [[Perry Como]] kaj [[Louis Armstrong]]. En la aĝo de 15 jaroj Green komencis profesian muzikkarieron. Unue li ludis en la bando de [[Tommy Reynolds]] en [[Kalifornio]], antaŭ ol li kunludis kelktempe ĉe [[Bob Strong]] kaj [[Frankie Carle]].
 
En la jaro 1947 Green membriĝis en la bando de [[Gene Krupa]] kaj en 1950 en "Thundering Herd", la tria [[ĵazbandego]] de [[Woody Herman]], kie li ludis apud lia frato Jack. En 1954 li estis distingata per la premio "New Star Critics Award" de la revuo [[Down Beat]]. Post la transloĝiĝo al [[Novjorko]] en 1953 li establiĝis kiel unu el la plej demandataj trombonistoj. Sonregistrado-akademio [[National Academy of Recording Arts and Sciences]] plurfoje elektis lin kiel "Most Valuable Player". Green surdiskigis kun preskaŭ ĉiuj konataj gravuloj de ĵazo el la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Krome li direktis proprajn bandojn kaj koncertvojaĝis kiel soloisto kun variaj bandoj, inter ili tiuj de [[Benny Goodman]], [[Count Basie]] kaj la orkestro de [[Tommy Dorsey]] post ties morto en 1965. Li sonregistris kun la novigema produkstistoproduktisto [[Enoch Light]] por la diskeldonejoj ''Command'' kaj ''Project 3'' sondiskojn, kiuj verŝajne estas liaj plej konataj. Al tiuj apartenas la pokaze je du partoj projektitaj diskoj de "The Persuasive Trombone of Urbie Green" same kiel "21 Trombones."
 
En la [[1970-aj jaroj]] Green komencis evoluigi novigaĵojn je sia instrumento. Li evoluigis buŝaĵon por [http://www.jet-tone.com/ Jet Tone] kaj kune kun Martin Brass plibonigojn je la instrumento mem. Krome li komencis eksperimenti per "Green Monster", trombono de firmao [[King Instruments|King]] kun enmuntita [[elektroniko]] por [[okto|oktaj]] kaj [[resono|resonaj efektoj]]. Kelkaj el liaj plej bonaj sonregistraĵoj el ĉi tiu tempo estas tiuj kun Enoch Light and the Light Brigade, [[Dick Hyman]], [[Maynard Ferguson]] same kiel [[Doc Severinsen]]. Post la tre fruktodonaj jaroj kun Enoch Light la ludostilo de Urbie Green iomete ŝanĝiĝis. Je liaj sonregistraĵoj kun diskeldonejo CTI la akompanbando ricevis pli da atento kaj soloisto Green malpli.
 
Ekde la [[1980-aj]] jaroj Urbie Green sonregistris nur ankoraŭ du diskojn (''Just Friends'' kaj ''Sea Jam Blues''). Ambaŭ estas koncertregistraĵoj.
 
Nuntempe li pasigas la plej multan tempon kun sia dua edzino Kathy, ĵazkantistino, en Pokono, regiono de [[Pensilvanio]]. Ili havas du gefilojn, Jesse kaj Casey. Urbie Green ankoraŭ konĉertakonĉertas ĉiuseptembre ĉe Festivalo por Celebrado de Artoj (COTA) en [[Delaware Water Gap (Borough)|Delaware Water Gap]], ne malproksime de lia hejmo. En 1995 li estis elektita por la ''Alabama Jazz Hall of Fame''.
 
== Ludostilo ==
Urbie Green estas konata pro sia milda kaj varma sono, eĉ en la altaj registroj. Krome li disponas pri tekniko , kiun multaj laŭdas kiel senmanka.
 
== DiskografioDiskaro ==
*New Faces, New Sounds (Blue Note, 1953)
*Urbie Green Septet (Blue Note, 1954)
Linio 50:
 
{{Portalo Muziko}}
 
 
[[Kategorio:Usonaj muzikistoj]]