Steckborn (distrikto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 21:
 
== Historio ==
Laŭ trovaĵoj ekzemple en [[Eschenz]] sur la teritorio de la iama distrikto jam en la [[4-a jarmilo a.K.|4-a jarmilo antaŭ Kristo]] ekzistis prahistoriaj surfostaj setlejoj de la [[junŝtonepoko]] kaj [[bronzepoko]]. Dum la romia ekpoko la regiono akiris signifon, kiam de la [[1-a jarcento]] ĝis la [[3-a jarcento]] laŭlonge de la bordo de [[Bodenlago]] pasis la [[Limeso (fortikaĵo)|Limeso]], kiu en tiu-ĉi regiono ĉefe konsistis el fortikaĵoj kaj kasteloj. En [[mezepoko]] la regiono apartenis al la [[Grafejo Turgovio]], kiu estis kerna parto de la [[Duklando Ŝvabio]]. En la jaro [[1460]] la Grafejo Turgovio estis konkerita de la [[Svisa Ĵurkomunumo]], sub kies servuto la tuta [[Turgovio]] restis ĝis la [[Helveta Revolucio]] en la jaro [[1798]]. Kun la fondo de la nova [[Kantono Turgovio]] en la jaro [[1803]] estis ankaŭ kreita la hodiaŭa distrikto Steckborn. En la distrikto Steckborn [[Louis Bonaparte]], la frato de [[Napoleono la 1-a]] trovis azilon. Lia filo [[Charles Louis Napoléon Bonaparte]], kiu poste fariĝis konata kiel [[Napoleono la 3-a]] pasigis ĉi-tie en [[Kastelo Arenenberg]] sian junecon kaj servis kiel oficiro en la [[svisa armeo]], akirinte en la jaro [[1832]] la turgovian kaj tiel la svisa civitanecon.

La distrikto estis malfondita la kun efiko de la 31-a de decembro 2010 surbaze de la nova leĝo pri la komunumoj de Kantono Turgovio, kaj la komunumoj de la iama distrikto atribuitaj al la restantaj distriktoj de Turgovio.
 
== Komunumoj de la distrikto Steckborn ==