Kulerbekuloj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Kulerbekuloj''' aŭ '''Plataleoj''' estas grupo de grandaj, longkruraj vadbirdoj de la familio [[Treskiornitedoj]], kiu enhavas ankaŭ la [[ibisoj]]n.
 
 
'''Aspekto'''
----
 
Ĉiuj havas '''larĝajn, platajn, kulerecajn bekojn''' kaj manĝas per vado tra neprofundaj akvoj, balancigante la mezmalfermajn bekojn de unu flanko al alia. Kiam iu eta akva besteto -ĉu insekto, krustulo aŭ fiŝeto- tuŝas la bekon, rapide ĝi estas englutita. Kulerbekuloj preferas nesalan akvon, sed oni vidas ilin ankaŭ en salaj akvoj. Ili bezonas manĝi dum multaj horoj ĉiun tagon.
 
 
'''Moroj'''
----
 
Kulerbekuloj estas monogamaj sed ŝajne nur dum unu bredjaro. Preskaŭ ĉiu specio nestas surarbe aŭ sur junkejo, ofte apud ibisoj aŭ ardeoj. La maskloj alportas materialon -bastonetojn kaj junkojn, foje rabitajn de malnovaj nestoj- kaj la ino teksas platan strukturon diversmaniere laŭ la specioj.
 
 
'''Bredado'''
----
 
La ino demetas ĉirkaŭ tri blankajn ovojn kiujn ambaŭ gepatroj kovas; la idoj eloviĝas ne samtempe. La idoj estas blindaj kaj ne povas memzorgi tuje: la gepatroj manĝigas ilin per parta vomado. La bekoj de la idoj estas mallongaj kaj rektaj kaj ne atingas tipan aspekton de kulerbekuloj ĝis kiam ili estos plenkreskuloj. La gepatroj manĝigas la idojn kelkajn semajnojn post la elnestiĝo. Ĉefa kialo de bredperdo estas ne rabado sed malsatego.
 
 
'''Specioj'''
----