Svingo (danco): Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12:
La plej konata variaĵo estas ''holivudstila svingo''. Ĝi estis dancata ĉefe por la filmindustrio en [[Holivudo]] kaj nomiĝas laŭ sia unua reprezentanto ankaŭ ''Dean-Collins''-stilo. Ekestante je la ŝanĝiĝo de la 1940-aj al la 1950-aj jaroj, ĝi estis la blankula paralelo al nigrula ''Savoy''-stilo. Estis grave altiri kiel eble plej multan atenton, t. e. oni enmetis pli kaj pli spektaklajn elementojn, kaj la danco perdis multan de sia origina karaktero.
Kiam la evoluo de populara muziko transiris de svingo al ''R&B'' kaj la komencoj de [[rokenrolo]] kaj en Usono ekestis populararto subtenata de la amaskomunikiloj, pli kaj pli dekkelkjaruloj malkovris la dancon, kiun ili adaptis al la novaj muzikstiloj.
Precipe la amaskomunikiloj kaj la blankularo nomis svingon „''Jitterbug''“ (an.: ''jittery'' „nerva“). Usonaj [[soldato]]j kunportis ĝin dum kaj post la Dua Mondmilito al Eŭropo. Tie evoluis el tiu influate de la iomete alia sono de eŭropaj dancbandoj kaj de la danckapabloj de la eŭropaj junulinoj ''Boogie-Woogie'', por kiu la Holivuda Stilo ja estis la pli grava modelo. Temas pri pli novaj variaĵoj de svingdancoj.
Per ''[[rokenrolo]]'', [[diskoteko]]j kaj la dekadenco de la [[ĵazbandego]]j svingo perdis sian popularecon. Restaĵoj konserviĝis en ''East'' resp. ''West Coast Swing'' en Usono, en ''Ceroc/LeRoc/Roc'' en Francujo kaj Britujo kaj en ''Bugg'' en Svedujo. Ankaŭ en ''Jive'', unu el la kvin normaj latinamerikaj dancoj, troviĝas eroj de svingo.
Ekde proks. 1985 ekzistas (paralele kun argentina tango kaj kuba [[salso]]) revivigo de ''Lindy Hop'', kiu en Eŭropo eliras de Svedujo. Tie ankaŭ okazas unu el la ĉiujaraj tutmondaj svingokulminoj, 5-semajna svingokurso en la sveda loko Herräng.
== Muziko kaj ritmo ==
|