Paul Gerhardt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
LucienBOT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: la:Paulus Gerhardt
eNeniu resumo de redakto
Linio 71:
El tiu tempo ni konas kvar funebrajn predikojn. Ili montras, ke li predikis populare kaj bildece, klarigante, kiel en siaj kantoj, la enhavon per facile komporeneblaj ekzemploj.
 
Li ankaŭ en Mittenwalde plue poemis. Pruvo de tiu agado estas la jam menciitaj novaj kantoj en la kvina eldono de Johann Crüger. Por la sesa eldono de 1656 li inter aliaj verkis la faman pasionan himnon ''O Haupt voll Blut und Wunden'' (Ho sankta kap', kronita – [[ADORU - Ekumena Diserva Libro|ADORU]] 288), kiun [[Johann Sebastian Bach]] poste faris parton de la Pasiono laŭ Mateo, kaj kiun oni hodiaŭ alkalkulas al la tut-monda kultur-heredaĵo. Temas pri traduko de la latina ''Salve caput cruentatum'' de [[Arnulf el Loveno]] (long-tempe oni pensis, ke ĝi estas verko de [[Bernardo de ClairvaŭClairvaux|Bernardo el Clairvaux]]).
 
Ne ĉesis liaj rilatoj al la Berlina Nikolai-komunumo. La 11-an de februaro 1655 li edziĝis kun Anna Maria (naskiĝinta la 19-an de majo 1622), la filino de Andreas Berthold, en kies domo li estis dungita kiel doma instruisto. La nupto okazis en la Bertholda domo en Berlin fare de preposto Petrus Vehr.