Hindoĉinaj mangrovoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Hindoĉinaj mangrovoj''' estas tersupraĵa [[ekoregiono]] el la Hindoĉina [[ekoprovinco]] de la [[Hindomalaja ekozono]] laŭ la [[tipologio]] de la [[Monda Natur-Fonduso]] ( WWF ). [[Biomo|Biome]] la ekoregiono apartenas al [[Mangrovarbaro]]j je la [[marbordo]]j de [[Tajujo]], [[Kamboĝo]], [[Vjetnamujo]] kaj [[Malajzio]] en [[Sudorienta Azio]]. ĜisĜi estas unu el la 33 tersupraĵaj ekoregionoj de la [[Hindoĉina biodiverseco-varmpunkto]] difinita far la [[organizaĵo]] [[Naturprotekto Internacie]] ( angle : ''Conservation International'' ).
==Priskribo==
Mangrovarbaroj ĉeestas je marbordoj kiuj regule estas inunditaj kun [[salakvo]] per la [[Tajdo|tajdaj]] [[movo]]j. Estas arbareroj de mangrovoj tra la regiono kaj iam estis multe pli da ili. Nuntempe la plej grandaj areoj restas en [[Mekongo|Mekonga]] [[Riverdelto|Delto]] en U-Mingh-Distrikto kaj aliaj partoj de Ka-Maŭ-Provinco je la suda pinto de Vjetnamujo. Estas pli malgrandaj arbareroj en Vjetnamujo en Kam-Ranh-Golfeto en la sudo kaj en la Ruĝ-Rivera Delto en la nordo. Multe pli grandaj areoj de mangrovaj biotopoj je la marbordoj de suda Vjetnamujo inkluzive la Mekonga kaj Ruĝ-Rivera Deltoj estis difektitaj de la [[Vjetnama milito]] kiam mangrovaj areoj estis [[Senarbarigo|senarbarigitaj]] aŭ neniigitaj per [[Bombo|bombardado]] kaj per senfoliiganto [[Oranĝa Agilo]], dum mangrovoj ĉirkaŭ [[Pataja]] kaj en la Ĉao-Phraja-Delto en Tajujo kaj Kompong-Som-Golfeto en Kamboĝo estis senarbarigitaj por [[agrikulturo]] kaj marborda disvolviĝo <ref> [http://www.worldwildlife.org/wildworld/profiles/terrestrial/im/im1402_full.html Ekoregiono IM1402 : Hindoĉinaj mangrovoj] {{en}}</ref>.