Ripetfrazo: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Ripetfrazo'''<ref>[http://bertilow.com/roko/r.html#ripetfrazo Vortaro pri muziko de Bertilo]</ref> ([[angla lingvo|angle]]: ''Riff'') en [[muziko|muzika]] terminologio signifas melodian teknikon de [[rok-muziko]] kaj [[ĵazo]] (aparte, [[svingo]]), unu el formoj de [[ostinato]]. Ĝi estas mallonga melodia frazo, kiun muzikistoj ripete reludas, foje kun malgranda variado. En tre granda grupo aŭ [[orkestro]] oni ludas kelkajn diferajn ripetfrazojn samtempe aŭ laŭvice.
 
Deveno de la termino mem estas malklara. Ekzistas versio, ke la angla vorto "riff" estas [[siglomallongigo]] de "rhythmic figure" (''ritma figuro''). Tamen, plimulto de muzikistoj opinias, ke la vorto devenas de analoga termino el [[komedio]], kie ĝi signifas mallongan kaj precizan rimarkon en malfacila situacio.
 
Ripetfrazoj estas tre grava elemento de moderna rokmuziko. Ofte, la ripetfrazo iĝas "vizaĝo" de la kanto, laŭ kiuj la admirantoj tuj rememoras ĝin (ekzemple, ripetfrazo de klasika rokkanto [[Smoke On The Water]] de [[Deep Purple]]). Rok-gitaristoj plej ofte uzas malatajn fretojn por rifoj, kaj kune kun granda distordo ili donas tre fortan sonon. Ĉiuj rok-ripetfrazoj disigeblas je kelkaj kategorioj: unuvoĉaj, en "malfermitaj" [[tonalo]]j surbaze de [[Intervalo (muziko)|kvinto]], [[bluso|blusaj]], plej ofte en E-maĵoro, ripetfrazoj kun "pedala" (varianta) tono kaj la [[akordo (muziko)|akordaj]]. Tiu apartigado, tamen, estas nerigora, ĉar iu ripetfrazo povas esti kombinaĵo de tiuj tipoj.
 
== Notoj ==
25 926

redaktoj