Tambureto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 22:
=== La knartapiŝo ===
La knarefekton tipan por ĉi tiu tamburo produktas ''tapiŝo'' surkuŝanta sur la resonancfelo el 8 ĝis 48 (kutime 20) metalspiraloj aŭ nilonkordoj, kuŝantaj unu apud la alia; pli frue ĉi tiu estis farita el intestkordoj (la ''knariloj'' aŭ knarkordoj). Ju pli da kordoj havas la „knartapiŝo“, des pli larĝa kaj etenda fariĝas la sono. La tapiŝo kuŝas je tio en knarilolito – mallevaĵo malmultajn milimetrojn profunda kaj plurajn centimetrojn larĝa, diametre kontraŭe situanta en la kaldronkresto – kaj je ekfrapo estas instigata al kunsvingado kaj per tio al kunkraketado, ĉar la kutime maldikega kaj pro tio tre sentema resonancfelo transprenas la svingadojn de la frapfelo. Per mekaniko la tapiŝo estas forlevebla de la resonancfelo aŭ variebla laŭ alpremiĝo. Strikta streĉado malpliigas la sondaŭron kaj rezultigas akran, sekan ĝis „mortan“ sonon, kiu aparte elstaras el la ĝenerala sonbildo, kiel estas dezirata je [[orkestro]]muziko, [[marŝmuziko]] aŭ [[Sambo (muziko)|sambo]]. Je popmuziko pli malstrikta alĝustigo estas kutima. La knartapiŝo ne devas deformiĝi, ĉar alikaze ekestas rusteca resono.
== Feloj ==
<!--
|