Tambureto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 44:
== Ludotekniko ==
Simplaj ritmoj estas lerneblaj sur tambureto same facile kiel sur [[Carl Orff|Orff-instrumentoj]], pro kio la instrumento principe taŭgas ankaŭ por pli malgrandaj infanoj. Pro la alta laŭteco tamen la uzado de aŭdprotektiloj estas konsilinda.
Ankaŭ pli aĝaj infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj povas - kondiĉigite ian-tian bonan ritmosenton - sen longdaŭra instruo kaj kun ioma ekzercado rapide atingi sukcesojn ĉe tambureto kaj akompani muzikpecojn. Por (duon)-profesia ludado en grupoj aŭ orkestroj kompreneble necesas kiel por ĉiu alia instrumento koncerna edukado.
Variaj frapteknikoj ebligas specialefektojn. Se oni frapas la felon samtempe per la bastonpinto kaj per la bastontenilo la streĉoringon, ekestas laŭta kaj kraka kaj plejofte ankaŭ metala. Ankaŭ oni povas frapi la streĉoringon je bastono surmetita sur la felo.
[[dosiero:Spazzole-brushes.jpg|thumb|Tambureto ludata per brosoj]]
Ankaŭ la elekto de la tamburbastonoj, precipe kapoformo, influas la [[sono]]n. Ĝenerale validas: Ju pli malgranda la kapo, des pli akra kaj mallonga la sono. Ĉefe en [[orkestro]]muziko oni uzas bastonojn kun treege malgrandaj kapoj. La uzado de [[Broso (perkutinstrumento)|brosoj]] en [[ĵazo]] ebligas pli mildan, ne malpli esprimpovan ludon, je kiu la brosoj estas frotataj cirkloforme aŭ linie sur la felo aŭ estas ludataj kiel bastonoj. Tiucele oni uzas malglate tegitan frapfelon el plasto aŭ naturfelon el bestohaŭto, kiu reagas tre senteme je variadoj de la atmosfera humideco.
{{Portalo Muziko}}
|