Franko Luin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Hectoralos (diskuto | kontribuoj)
Korekto de kontraŭdiro en la artikolo rilate ŝtataneco
Linio 18:
'''Franko LUIN''' ([[6-a de aprilo]] [[1941]] – [[15-a de septembro]] [[2005]]) estis [[grafikisto]] kaj pioniro de la [[Esperanto-movado]] en [[Interreto|interreta]] medio. Li estis konata desegnisto de [[tiparo]]j. Li ankaŭ starigis multajn Esperantajn [[retejo]]jn de la frua Interreto, kiel [[Esperanto.nu]] kaj la afiŝejon [[NUN (retejo)|NUN]]. Li ankaŭ verkis la poemon "Spuroj de miaj paŝoj". Li prizorgis ankaŭ retan [[biblioteko|bibliotekon]] [[eLibrejo]].
 
Li estis [[slovenio|slovenasloveno]] civitano, kiu naskiĝis en [[Triesto]] ([[Italio]]), kie li apartenis al la slovenlingva malplimulto. Laŭ propra diro li naskiĝis je oliva dimanĉo (palma dimanĉo), do lia naskiĝdato devus esti la [[6-a de aprilo]]. Estis milito en Eŭropo kaj Triesto estis en unu el lokoj kiuj suferis pro la milito. Kiel infano li spertis ke oni forkondukis lian patron al koncentrejo kaj ke tiu revenis post la militofino. La gefratoj de la patro helpis al la familio donante manĝaĵojn dum tiu periodo.
 
En la [[1950-aj jaroj]] la familio loĝis en la slovena vilaĝo Repnic sur la alta montplataĵo ekster Triesto. La limoj ŝanĝiĝis post la milito, tiel ke la vilaĝo estis en Italio, je kelkaj kilometroj de la limo al Jugoslavio. La parencaro de Franko loĝis ambaŭflanke de la limo. La malakordo inter la itala plimulto kaj la slovena malplimulto en Triesto ankoraŭ estis akra.