Norna lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
interwiki
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Norna lingvo''' aŭ simple '''Norno''' (ĉar popolo "nornoj" ne ekzistis), Norne '''''Norn''''', estis ido de la [[Norena lingvo]], iam parolita en insularoj [[Ŝetlando]] kaj [[Orkadoj]] (''[[Nordaj insuloj (Britio)|Nordaj insuloj]]''). Koloniigite de [[Norvegio|Norvegaj]] [[vikingoj]] depost 800, la Dan-Norvega registaro cedis la insularojn al [[Skotlando]] en la [[15-a jarcento]]. La Skotaj registaro kaj [[Skota eklezio|eklezio]] ekmalrekomendis la uzon de la lingvo, kiu estis iom post iom anstataŭigita de la [[Skota lingvo|Skota]].
 
Oni ne scias ekzakte kiam oni ĉesis paroli la Nornan; eble ĝi daŭre uzatisestis uzata en kelkaj partoj de la insuloj ĝis la [[18-a jarcento]]. Verŝajne la lastaj Orkadaj parolantoj mortis ĉirkaŭ 1750, dum kelkaj en Ŝetlando vivis ĝis ĉirkaŭ 1800. Do la lingvo estis parolata en iu formo dum preskaŭ mil jaroj. Ĝi neniam akiris [[ortografio]]n, kaj la malmultaj dokumentoj skribitaj en la insuloj havas lingvaĵon klare influitan de la "ĉefa" Norvegia idiomo. Malfruajn notojn de la buŝa lingvo ĉefe registris anglalingvanoj ne regantaj skandinavan lingvon, kaj pro tio la notoj ŝajnas fuŝaj kaj estas malfacile legeblaj. Frazetoj de la lingvo kaj Nornaj pruntvortoj en la lingvoj [[Angla lingvo|Angla]] kaj Skota travivis ĝis hodiaŭ. Super ĉio granda kvanto de la insulaj [[loknomo]]j restas Norna.
 
Eĉ homoj en ĉeflanda [[Skotlando]] iam parolis Norenajn dialektojn, ekzemple en [[Caithness]], sed tiuj maluziĝis multajn jarcentojn antaŭ la formorto de Norno en Orkadoj kaj Ŝetlando. Tial, kelkaj fakuloj parolas pri "Caithness-a Norno", dum aliaj tian terminon evitas. Oni scias eĉ malpli pri tiu "Caithness-a Norno" ol pri la Nornoj de Orkadoj kaj Ŝetlando.