Transponado (muziko): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 11:
== Ŝanĝo de la voĉregistroj ==
Ofte [[lido]]j aŭ aliaj pecoj estas tro altaj por voĉregistro ([[Franz Schubert]] verkis siajn lidojn por alta voĉo). Jen transponado en pli taŭgan pozicion povas helpi. Ĉi tiun tradicion flegis muzikistoj ĝis nun: De la plej multaj lidocikloj de grandaj komponistoj ekzistas propraj eldonoj por la diversaj [[voĉregistro]]j, transponitaj en konvenajn tonalojn. Ankaŭ aranĝaĵoj por ĵazband(eg)oj kun kantado laŭtradicie estas adaptataj al la plejbona voĉregistro de kantisto. Sama validas ankaŭ por muzikinstruo en lernejo.
La ebleco de transponado tentas tamen ĉefe komencantojn eviti teknikajn malfacilaĵojn, kiuj estus regeblaj per iomete da ekzercado kaj instruo kaj malfermus la vojon al grada pliampleksigo de la voĉamplekso.
Je instrumentmuziko ankaŭ povas esti, ke peco, kiu estas agrable ludebla sur fluto, por [[hobojo|hobojisto]] estas malagrabla kaj tro alta kaj estus pli bone ludebla en pli malalta registro. [[Johann Sebastian Bach]], kiu mem ofte transverkis proprajn melodiojn aŭ kompletajn komponaĵojn por aliaj instrumentoj, ĉiam denove aplikis ĉi tiun praktikon.
== Teknika simpligo ==
<!--
|