Michael Praetorius: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Michael PRAETORIUS''' (verŝajne naskiĝis la [[15-an de februaro]], [[1571]], mortis la [[15-an de februaro]], [[1621]]) estis [[Germanio|germana]] [[komponisto]] kaj verkisto pri [[muziko]]. Li estis unu de la plej fekundaj kaj diverstalentaj komponistoj de sia tempo, kaj estis speciale signifika en la evoluado de muzikaj formoj bazitaj sur [[Protestanta Reformado|Protestanta]] [[himno]]j.
 
Li naskiĝis en [[Creuzburg]] kaj studis en [[Torgau]], [[Frankfurt an der Oder]] kaj [[Zerbst]]. Li estis orgenisto ĉe la Marienkirche en Frankfurt, poste laboranta ĉe la korto en [[Wolfenbüttel]] kiel [[orgenisto]] kaj (ekde [[1604]]) [[Ĉapelmajstro]]orĥestestro. De [[1613]] ĝis [[1616]] li laboris ĉe la [[Saksujo|Saksa]] korto en [[Dresdeno]], kie li elmetiĝis al la plej malfrua [[Italio|Italia]] muziko, inkluzivanta la [[poliĥora]]jn verkojn de la [[Venecia Skolo]]. Lia postveninta evoluado de la formo de la [[ĥorala koncerto]], speciale la poliĥora vario, rezultis rekte el lia familiareco kun la muziko de tiaj [[Venecio|Venecianoj]] kiel [[Giovanni GABRIELI]].
 
Li estis eksterordinare fekunda komponisto. Liaj verkoj montras la influon de samtempuloj [[Samuel SCHEIDT]] kaj [[Heinrich SCHÜTZ]] kaj ankaŭ la Italianoj. Liaj verkoj inkluzivas la naŭ volumoj ''Musae sioniae'' ([[1605]]-[[1610|10]]), kolekton de pli ol mil [[ĥoralo|ĥorala]]j kaj kantaj aranĝadoj, multajn aliajn verkojn por la [[Lutera kirko]], kaj kolekton de instrumentaj dancoj. ''Terpsichore'' estas lia sola travivanta sekula verko. Lia trivoluma traktaĵo ''Syntagma musicum'' ([[1614]]-[[1620|20]]) estas detala teksto pri samtempulaj muzikaj proceduroj kaj [[muzika instrumento|muzikaj instrumentoj]], kaj estas grava dokumento en [[muzikoloĝio]], [[orgenoloĝio]] kaj la kampo de [[aŭtentika ludado]].