Ferdinand von Wrangel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
vivtempo|1797|1870
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Laŭ li nomatas la [[Vrangela Insulo de Siberio]] kaj la [[Vrangela Insulo de Alasko]].
 
== Vivo ==
{{ĝermo|geografo}}
Ferdinand von Wrangel naskiĝis kiel tria el sep infanoj de la barono ''Peter von Wrangel'' kaj ties edzino Dorothea, kiu devenis el la same nobela familio ''von Freymann''. La unuajn vivjarojn li pasigis en la gepatra bieno en Joosu, tiutempe ankaŭ germanlingve nomata ''Waimel-Neuhof'', en [[Estonio]]. Post frua morto de liaj gepatroj, li estis enskribigata kiel [[kadeto]] en la mararmea akademio en [[Sankt-Peterburgo]]. Post fino de la lernejaj jaroj, li inter la jaroj 1817 kaj 1819 en rango de sub[[leŭtenanto]] partoprenis en velado de la ŝipo "Kamĉatko" ĉirkaŭ la tero, gvide de la rusia oficiro kaj esploristo ''Vasilij Miĥailoviĉ Golovnin''. En tiu vojaĝo li konatiĝis kun la pli posta esploristo Fjodor Petroviĉ (fakte germanlingve ''Friedrich Benjamin'') Lütke, kiu poste iĝis dumviva amiko kaj kolego.
 
[[dosiero:Stamp Wr.JPG|eta|maldekstra|<center>portreto de Wrangel sur rusia poŝtmarko de la jaro 1992]]
Post sia reveno al Sankt-Peterburgo, Vasilij Golovnin ofertis al Wrangel gvidi ekspedicion al la nordo de [[Siberio]], kiu kartografie registru la arktan marbordon oriente de la rivero ''Indigirka'' en [[Jakutio]]. Norde de la enfluejo de la rivero [[Kolima]] en la [[Arkta Maro|Arktan Maron]] serĉiĝu teritorio, pri kiu raportis la kozako Andrejev, sed kiu ĝis tiam estis notita en neniu mapo. Post kiam Ferdinand von Wrangel pliprofundigis siajn konojn pri [[geografio]], [[geodezio]] kaj [[kartografio]] en la universitato de Tartu, li en printempo 1920 ekvojis kun kvin kolegoj. Post 224 tagoj la teamo atingis la loĝlokon Niĵnekolimsk (Нижнеколымск) borde de la rivero Kolima, kaj tie la ekspedicio instalis sian esploran bazon. En la sekvaj jaroj la teamo faris kvar ampleksajn ekspediciojn per hunde tiritaj [[sledo]]j tra la mara glacio norden kaj marborde orienten. Ĝis la jaro 1824 sub malfacilaj klimataj kondiĉoj kolektiĝis multaj esploraj rezultoj hidrografiaj, meteologiaj, magnetismaj kaj geografiaj. Krom ekzakte kartografie registri la marbordon kaj la Ursan Insularon (ruse Медвежьи острова, ''medveĵij ostrova''), li pruvis ke la lando raportita fare de Andrejev fakte ne ekzistas. Laŭ informoj de la indiĝenaj [[ĉukĉoj]] li tamen kartografie notis pli oriente la [[Vrangela Insulo de Siberio|insulon, kiu nuntempe portas lian nomon, sen ke li mem vidis aŭ vizitis ĝin.
 
En la jaroj 1825 ĝis 1827 li en la servo de la rusia mararmeo faris plian vojaĝon al [[Kamĉatko]]. Post sia reveno, Ferdinand von Wrangel en 1829 nomumiĝis [[guberniestro ĝenerala]] de la teritorio tiam nomata "Rusia Ameriko": la nuna [[Alasko]]. Post pli ol unujara malmara vojaĝo tra Siberio ĝis la bordo de la [[oĥotska maro]], li en somero 1830 ŝipe vojaĝis al la loĝloko [[Sitka]]. Kvin jarojn pli poste, li en 1835 revojaĝis al Eŭropo tra Kalifornio, Meksiko kaj Nov-Jorko, kaj do trifoje ĉirkaŭvojis la teron. Ree en Sankt-Peterburgo, li ricevis la rangon de kontra[[admiralo]] kaj inter la jaroj 1840 kaj 1947 estis direktoro de la [[rusia-amerika kompanio|Rusia-Amerika Kompanio]] en Sankt-PeterburgoEn 1845 li estis kunfondinto de la Rusia Geografia Societo, kaj en 1847 ricevis la rangon de vicadmiralo. En 1849 li pensiiĝis kaj retiriĝis al sia bieno Ruil respektive estone Roela en [[Estonio]].
 
Post la morto de sia edzino Elisabeth, li en 1853 revenis al aktiva servo en la rusia mararmeo, por subteni la landon en la [[Krimea Milito]]. Li iĝis direktoro de la ŝtata hidrografia departemento, kaj post malmultaj monatoj ŝtata primara ministro. En 1855 li nomumiĝis honora membro de la [[Rusia Akademio de Sciencoj]]. Pro malsano, li en 1957 en rango de admiralo definitive eksiĝis el la armeo, kaj iĝis membro de la rusia Imperia Konsilio. Forte li protestis kontraŭ la vendo de Alasko de Rusio al Usono, sed tamen en 1867 la vendo efektiviĝis. Tri jarojn poste li mortis en Tartu.
 
Krom la du insuloj menciitaj supre, ankaŭ la 417 metrojn alta vulkano ''Mount Wrangell'' kaj la montaro ''Wrangell Mountains'' en la sudoriento de [[Alasko]] estas nomataj laŭ li.
 
{{vivtempo|1797|1870|Wrangel, Ferdinand von}}
[[Kategorio:Rusianoj]]
[[Kategorio:Geografoj]]
[[Kategorio:Alasko]]
 
[[arz:فيرديناند فون فرانجل]]