Radiprotektado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+kat
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
[[Dosiero:Zone controlee.jpg|thumb|Signo por marki kontrolitan zonon pro risko de radiado]]
La '''radiologia protektado''' aŭ simple '''Radiprotektado''' estas la disciplino kiu studas la efektojn de la [[dozo]] produktita de la [[joniga radiado]] kaj la proceduroj por protekti la vivestaĵojn kontraŭ ties malutilaj efektoj.
==La internaciaj normoj de radiologia protekto==
La konsciiĝo de la potenciala danĝero kiu havas la troan ekspozicion al la jonigaj radiadoj portis al la aŭtoritatoj fiksi la reglamentajn normojn por la limoj de dozo. Ĉi tiuj limoj respondas al suplementa risko akceptebla koncerne al la natura risko.
 
La ĉefaj principoj estas difinitaj de la [[Internacia Komisiono por Radiprotekto]], sendependa organizo kiu studas la biologiajn efikojn de la radiado, kaj konsilas regulojn. De [[1928]], la Internacia Komisiono de Radiologia Protekto (IKRP aŭ ICRP en la angla) kunvenigas [[medicino|medicinistojn]], [[fiziko|fizikistojn]] kaj [[biologio|biologojn]] de ĉiuj landoj. Ĉi tiu sendependa scienca aŭtoritato publikigas rekomendojn en materio de radiologia protekto, aplikeblajn en ĉiu [[Ŝtato]]. Tiuj ĉi estas kutime sekvataj en la profesia praktiko, kaj ili estas la bazoj por registaraj reguladoj.
 
Alia grava organizaĵo estas la [[UNSCEAR]] (United Nations Scientific Committee on the Effects of Atomic Radiation) kreita en 1955 en la sino de la [[Unuiĝintaj Nacioj]] por kolekti la maksimumon de datumoj pri la niveloj de ekspozicio okazigitaj de la diversaj fontoj de jonigaj radiadoj kaj ĝiaj biologiaj, sanitaraj kaj mediaj konsekvencoj.
 
=== Premisoj ===
La principoj rekomendataj de la Internacia Komisiono por Radiprotekto estas la sekvaj:
 
* '''Pravigo''': Ĉiu ago kiu povas okazigi radiadan ekspozicion devas esti pravigata pro la bonoj kaŭzataj, tiel por la individuo kiel por la socio.
* '''Optimumado''': Ĉiuj agoj devos esti realigitaj en formo tia, ke la dozo estas kiel eble plej malalta, konsiderante la teknikajn kaj sociajn cirkonstancojn.
* '''Limigo de dozo''': Sendepende de la pravigo kaj optimumado, devas ekzisti limoj al la individua dozo ricevita. Tiuj dozoj devas eviti la aperon de nestokastikaj damaĝoj, kaj devas limigi la probablon de stokastikaj damaĝoj al tiuj kompareblaj en aliaj aktivadoj. Tiu principo ne estas uzata por la radiado ricevita kiel paciento en medicina proceduro, en kiu la limon fiksas la dezirindeco de la surradiado.
 
La leĝaj normoj de radiologia protekto en plejmulto de evoluintaj landoj uzas jenajn limojn:
#limo de '''[[ekvivalenta dozo|ekvivalenta efektiva dozo]]''' de 1 m[[Siverto|Sv]]/jaro por la ĝenerala loĝantaro kaj de 100 mSv mezume en 5 jaroj por la personoj dediĉitaj profesie al laboroj kiuj implicas radioaktivan ekspozicion (nuklea industrio, medicina radiologio), kun maksimumo de 50 mSv en sola jaro;
#limo de '''ekvivalenta dozo''' en individuaj korpaj [[organo]]j: 500 mSv jare, krom por la [[kristalino]] ([[okulo]]), por kiu ĝi estas de 150 mSv.
== La procedoj de la radiologia protekto ==
La tri fundamentaj reguloj de protekto kontraŭ ĉiu fonto de [[radiado]] estas:
 
# '''Distanco''': Malproksimiĝi de la fonto de radiado. La intenseco de ekstera radiado malpliiĝas laŭ la kvadrato de la distanco;
# '''Tempo''': Malpliigi la daŭron de la ekspozicio al la radiadoj.
# '''Blendado''': En kelkaj okazoj, kaj ĉefe por eksteraj fontoj de radiado, oni povas meti ekranojn inter la radioaktiva fonto kaj la personoj. Ekzemple, en la nukleaj industrioj, multnombraj ekranoj protektas la laboristojn en laborado proksime al radiaktiva fonto. La ekranoj uzitaj kutime por elektromagneta radiado estas muroj de [[betono]], plakaĵoj de [[plumbo]] aŭ [[ŝtalo]] kaj [[kristalo]]j specialaj riĉigitaj kun plumbo;
 
Ĉi tiujn mezurojn de radiologia protekto eblas kompari al kiuj kiujn oni prenas kontraŭ la [[transviolaj radioj]]: uzo de suna kremo kiu agas kiel protekta ekrano kaj limigo de la ekspozicio al la [[Suno]].
 
Por la radioaktivaj fontoj kiuj elsendas radiadojn, oni povas aldoni aliajn du pliajn rekomendojn:
*Atendi, kiam eblas, la malpliigon de la radia aktiveco de la elementoj per ilia natura desintegrado.
*Ventolado, se ekzistas la ebleco ke troviĝas radioaktivaj [[gaso]]j. Tiu estas la ĉefa proceduro de protektado en kazo de poluado pro [[radono]].
 
La laboristoj kiuj povas atingi nivelojn de dozo proksimajn al la leĝaj limoj pro la jonigaj radiadoj en sia laboro (nukleaj industrioj, kuracistoj, radiologoj...) kutimas porti [[dozometro]]jn, kiuj mezuras la kvanton de radiado al kiu ili estis submetitaj. Ĉi tiuj mekanismoj permesas certigi ke la persono ricevis dozon pli malaltan ol tiu leĝe difinita, aŭ, en kazo de [[radiologia akcidento]], tio permesas koni la nivelon de la dozo ricevita.
 
==Eksteraj ligoj==
{{Commons|Radiation protection}}
*[http://www.icrp.org Internacia Komisiono por la Radiologia Protekto] (en la angla)
*[http://www.sepr.es Hispana Socio de Radiologia Protekto]
*[http://www.irpa.net Internacia Agentejo de Radiologia Protekto] (en la angla)
*[http://www.iaea.org Internacia Organizaĵo por de Atoma Energio] (en la angla)
*[http://www.nea.fr Agentejo de Nuklea Energio] (en la angla)
*[http://www.sepr.es Hispana Socio de Radiologia Protekto]
 
[[Kategorio:Elektromagneta radiado]]