I: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: id:I
→‎I-karakteraj radikoj: forigita; fundis sekcion kun artikolo I-karaktera radiko
Linio 7:
* I estas simbolo de [[aminoacido]] [[izoleŭcino]] en [[kemio]].
* i estas simbolo de la [[imaginara unuo]] en [[matematiko]].
 
=== I-karakteraj radikoj ===
 
Ĉe tipaj I-karakteraj radikoj la I-formo kaj la O-formo estas esence samsignifaj, t.e. la signifo de la O-formo, aŭ unu el ĝiaj signifoj, estas pli-malpli identa al la signifo de la responda I-formo, krom ke la du formoj kondutas gramatike malsame. En la plej tipaj okazoj la I-formo montras faradon de ia ago, kaj la O-formo estas nomo de tiu sama ago, do esence samsignifa kiel O-formo kun AD-sufikso (krom la eventuala daŭreca nuanco de AD). Estas ankaŭ malpli tipaj okazoj, en kiuj la signifo de la I-formo estas ekz. stata, senta aŭ alimaniere agosimila. Ekzemploj:
 
* MONTR - montri kaj montro esprimas la saman agon.
* RID - ridi kaj rido esprimas la saman agon.
* VIV - vivi kaj vivo esprimas la saman agon.
* DEMONSTR - demonstri kaj demonstro esprimas la saman agon.
* DEMONSTRACI - demonstracii kaj demonstracio esprimas la saman agon (la saman kiel tiu de demonstri kaj demonstro).
* ROTACI - rotacii kaj rotacio esprimas la saman agon.
* AM - ami estas la ago havi certan senton, amo estas tiu sento mem.
 
En multaj okazoj la O-formo de [[I-karaktera radiko]] havas, apud aga aŭ agosimila signifo, ankaŭ signifon de io ne-aga kun tre proksima rilato al la ago, ekz. rezulto aŭ alispeca manifestiĝo de la ago. Ekzemploj:
 
* KONSTRU - konstrui estas ago, konstruo estas aŭ tiu sama ago, aŭ rezulto de tia ago, aŭ maniero en kiu tia ago okazas.
* ELEKT - elekti kaj elekto estas ambaŭ agoj, sed elekto ankaŭ povas montri tion, kion oni elektas.
* DIFEKT - difekti estas ago, difekto estas aŭ nomo de tiu ago, aŭ rezulto de tiu ago.
En iaj okazoj la signifo de la O-formo de I-karaktera radiko ne estas tiu de la efektiva ago montrata de la I-formo, sed nur rezulto aŭ manifestiĝo de la ago. Ekzemploj:
 
* KONFUZ - konfuzi estas la ago kaŭzi certan staton/senton, konfuzo estas tia stato/sento (sed apenaŭ uziĝas por la ago kaŭzi tian staton).
* EMBARAS - embarasi estas la ago kaŭzi certan staton, embaraso estas tia stato (sed apenaŭ uziĝas por la ago kaŭzi tian staton).
* BAR - bari estas la ago meti malhelpaĵon por io, baro estas konkreta aŭ abstrakta afero, kiu baras.
* PROFIT - profiti estas la ago ricevi utilon aŭ gajnon de io, profito estas tia utilo aŭ gajno.
* STAMP - stampi estas la ago fari markon per stampilo, stampo estas marko tiel farita.
* VERK - verki estas la ago krei ion sciencan aŭ artan, verko estas scienca aŭ arta produkto de verkado.
* PAK - paki estas la ago kunligi aferojn malvaste per io ĉirkaŭanta ilin, pako estas aro de tiel kunligitaj objektoj.
Rimarku: Kiam la Akademio de Esperanto kompilis la Bazan Radikaron Oficialan, ĝi, kontraŭ la kutimoj en vortaroj, ne rigardis tiajn ĉi radikojn kiel I-karakterajn, ĉar la O-formo ne povas montri la koncernan agon, sed elektis prezenti tiajn ĉi radikojn en O-finaĵa formo. Efektive tiajn ĉi radikojn oni povas egale rigardi kiel I-karakterajn aŭ O-karakterajn. Jam Zamenhof tiel parolis en Lingva Respondo pri la radiko STAMP.
 
Ĉe I-karakteraj radikoj la A-formo tipe havas signifon tre elastan kaj varian, ekz. "rilata al la ago", "faranta la agon", "tia kiel la ago", "havanta econ rilatan al la ago" k.s. Ekzemploj:
 
* MONTR - montra = servanta por montri, rilata al montrado, k.s.
* ROTACI - rotacia = rilata al rotaciado, rotacianta, k.s.
* AM - ama = rilata al amo aŭ amado, amanta, k.s.
Ĉe iuj I-karakteraj radikoj la A-formo havas tute ecan signifon. Tiam temas ofte pri eco, kiu povas esti rezulto de la koncerna ago, sed la A-formo montras tiun econ mem aparte de la koncerna ago. Ekzemploj:
 
* SUSPEKT - suspekta = tia, ke ĝi vekas suspekton.
* FIKS - fiksa = nemovebla (tia, kia io povas fariĝi pro fiksado).
* KOMPLIK - komplika = malsimpla (tia, kia io povas fariĝi pro komplikado).
* KOREKT - korekta = senerara (tia, kia io povas fariĝi pro korektado), rilata al korektado, korektanta, k.s.
Rimarku: Iuj ĉi tiaj pure ecaj uzoj de I-karakteraj radikoj estas de multaj rigardataj kiel eraraj aŭ evitindaj.
 
== Vidu ankaŭ ==