I-karaktera radiko: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Doesle (diskuto | kontribuoj) fundis sekcion de I kun tiu ĉi artikolo (samvorta, sed malsame formatigita); forigis "kategorioj" supre |
||
Linio 1:
{{polurinda}}
Ĉe tipaj I-karakteraj [[radiko]]j la [[I-formo]] kaj la [[O-formo]] estas esence samsignifaj, t.e. la signifo de la O-formo, aŭ unu el ĝiaj [[signifo]]j, estas pli-malpli identa al la signifo de la responda I-formo, krom ke la du formoj kondutas gramatike malsame. En la plej tipaj okazoj la I-formo montras [[farado]]n de ia [[ago]], kaj la O-formo estas nomo de tiu sama ago, do esence samsignifa kiel O-formo kun AD-[[sufikso]] (krom la eventuala daŭreca [[nuanco]] de [[AD]]). Estas ankaŭ malpli tipaj okazoj, en kiuj la signifo de la I-formo estas ekz. stata, senta aŭ alimaniere agosimila. Ekzemploj:
* MONTR
* RID
* VIV
* DEMONSTR
* DEMONSTRACI
* ROTACI
* AM
* ABOMEN
En multaj okazoj la O-formo de I-karaktera radiko havas, apud aga aŭ agosimila signifo, ankaŭ signifon de io ne-aga kun tre proksima rilato al la ago, ekz. [[rezulto]] aŭ alispeca [[manifestiĝo]] de la ago. Ekzemploj:
* KONSTRU
* ELEKT
* DIFEKT
En iaj okazoj la signifo de la O-formo de I-karaktera radiko ne estas tiu de la efektiva ago montrata de la I-formo, sed nur rezulto aŭ manifestiĝo de la ago. Ekzemploj:
* KONFUZ
* EMBARAS
* BAR
* PROFIT
* STAMP
* VERK
* PAK
Rimarku: Kiam la [[Akademio de Esperanto]] kompilis la [[Baza Radikaro Oficiala|Bazan Radikaron Oficialan]], ĝi, kontraŭ la [[kutimo]]j en [[vortaro]]j, ne rigardis tiajn ĉi radikojn kiel I-karakterajn, ĉar la O-formo ne povas montri la koncernan agon, sed elektis prezenti tiajn ĉi radikojn en O-finaĵa formo. Efektive tiajn ĉi radikojn oni povas egale rigardi kiel I-karakterajn aŭ O-karakterajn. Jam [[L.L. Zamenhof]] tiel parolis en [[Lingva Respondo]] pri la radiko STAMP.
Ĉe I-karakteraj radikoj la A-formo tipe havas signifon tre elastan kaj varian, ekz. "rilata al la ago", "faranta la agon", "tia kiel la ago", "havanta econ rilatan al la ago" k.s. Ekzemploj:
* MONTR
* ROTACI
* AM
Ĉe iuj I-karakteraj radikoj la A-formo havas tute ecan signifon. Tiam temas ofte pri eco, kiu povas esti rezulto de la koncerna ago, sed la A-formo montras tiun econ mem aparte de la koncerna ago. Ekzemploj:
* SUSPEKT
* FIKS
* KOMPLIK
* KOREKT
Rimarku: Iuj ĉi tiaj pure ecaj uzoj de I-karakteraj radikoj estas de multaj rigardataj kiel eraraj aŭ evitindaj
=== Vidu ankaŭ ===
* [[Normala radiko]]▼
▲[[Normala radiko]]
[[Kategorio:Gramatiko de Esperanto|Radiko, I-karaktera]]
|