Madrida Movida: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
La [[gazeto]] ''La luna de Madrid'', kun ''Madrid Me Mata''<ref>[http://carnabys.blogspot.com/2010/03/baazar-de-la-posmodernidad.html ''Baazar de la Postmodernidad'', blogo kosultita la 11a de Aprilo de 2010, Javier Reguera, 10a de Marto de 2010, Así se fundo Carnaby Street]</ref> de Oscar Mariné, kaj aliaj publikaĵoj financataj de la municipoj de [[Madrido]] kaj de [[Vigo]] (kie estis ankaŭ simila movado), estis la iniciatintoj de la movado, kiu famiĝis danke al kelkaj televidaj programoj kiaj ''La bola de cristal'', ''Si yo fuera presidente'' de Fernando García Tola kaj ĉefe ''La edad de oro'' de Paloma Chamorro, kaj estis uzata de kronikistoj kiaj [[Francisco Umbral]], ĵurnalisto de ''[[El País]]'', kaj estis popularigita de kantistoj kiaj Enrique Urquijo kaj Olvido Gara, plej konata kiel [[Alaska (kantistino)|Alaska]], poetoj kiaj Eduardo Haro Ibars, gazetoj de [[bildstrio]]j kiaj ''Madriz'', kaj havis heroojn kiaj [[Andy Warhol]] kaj [[Miquel Barceló]] kaj preferatajn trinkejojn, dancejojn kaj distrejojn kiaj Rock-Ola, Carolina, El Sol, El Penta, La Vía Láctea, ktp.
 
Al ĉi tiu movado apartenis artistoj kiel [[Pedro Almodóvar]]. De ĉi tiu epoko estas la muzikaj grupoj de [[Alaska (kantistino)|Alaska]], [[Aviador Dro]], [[Loquillo]], [[Los Nikis]], [[Tino Casal]], [[Gabinete Caligari]], [[Orquesta Mondragón]], [[Radio Futura]], [[Los Secretos]] kaj [[Mecano (grupo)|Mecano]] kiu estas la hispana grupo kiu vendis plej multe da diskoj (proksime de 25 milionoj).
 
Pro sia popularigo, tiu movado estis helpata de [[politikisto]]j, ĉefe socialistoj, kiaj la [[urbestro]] de Madrido [[Enrique Tierno Galván]], kiu studis ĝin kaj aperis en multaj eventoj organizataj de movidanoj aŭ kun tiuj.