Deutscher Bundesjugendring: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 65:
La '''ĝenerala asembleo''' kunvenas unufoje jare por diskuti fundamentajn temojn pri la laboro de la ligo, por interkonsenti pri la laborplano por la sekva jaro kaj por elekti la membrojn de la estraro ĉiun duan jaron. La membroasocioj sendas delegitojn, kies nombro po asocio dependas de la nombro de individuaj membroj de la unuopa asocio. La junularaj ligoj en la 16 [[federacia lando (Germanio)|federaciaj landoj]] de [[Germanio]] reprezentiĝas per po unu delegito.
 
En la '''ekzekuta komitato''' ĉiu membroasocio havas unu seĝon kaj unu voĉon. La junularaj ligoj en la 16 federaciaj landoj sendas entute tri reprezentantojn al tiu kunveno. La ekzekuta komitato respondecas pri la politika laboro inter la ĝeneralaj asembleoj. Ĝi kunvenas kvarfoje dum ĉiu jaro. La unua esperantisto en tiu komitato en [[1993]] kaj [[1994]] estis [[Thomas Pusch]].
 
La laboro de la '''estraro''' direktiĝas per la decidoj de la ĝererala asembleo kaj la ekzekuta komitato. La estraro reprezentas la Germanan Federacian Junularan Ligon interne kaj ekstere. Kutime la estraro havas kunsidojn dekfoje jare.