Penda betulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
Ĝi estas mezgranda [[Falfolia planto|falfolia]] [[arbo]], tipe atingante altecon de 15–25 m ( escepte ĝis 39 m<ref>Väre H., Kiuru H., ''Suomen puut ja pensaat'' (''Trees and shrubs of Finland''), Metsäkustannus Oy, 2006.</ref>), kun svelta [[trunko]]. Kutime la diametro estas malpli ol 40 cm, escepte ĝis 1 m. La arbokrono konsistas el kurbitaj [[branĉo]]j kaj pendiĝemaj branĉetoj. La [[arboŝelo]] estas blanka, ofte kun nigraj rombaj signoj aŭ pli grandaj makuloj, speciale je la bazo. La [[ŝoso]]j estas malglataj kun veruketoj, senharaj, kaj la folietoj longas 3–7 cm, estas [[Triangulo|triangulaj]] kun larĝa bazo kaj akra pinto, kaj kun krude duoble segildentaj randoj. La [[floro]]j estas [[Vento|vente]]-[[Polenado|polenigitaj]] [[amento]]j, aperintaj antaŭ la folioj [[Printempo|fru-printempe]], la etaj (1–2 mm) flugilitaj [[semo]]j maturiĝantaj [[Somero|malfru-somere]] je pendiĝemaj, [[Cilindro|cilindraj]] amentoj kiuj longas 2–4 cm kaj larĝas 7 mm <ref name=rushforth/><ref name=tfl>[http://www.treesforlife.org.uk/tfl.birch.html Trees for Life Species Profile: Birch]</ref>.
 
Ĝi diferencas de la parenca [[lanuga betulo]] ( ''B. pubescens'' ), la alia komuna eŭropa betulo, pri havante senharajn, verukecajn ŝosojn ( harkovritajn kaj senverukajn ĉe lanuga betulo ), pli triangulajn foliojn kun duobla segildenteco je la foliorandoj ( pli [[Ovalo|ovalajn]] kaj kun simpla segildenteco ĉe lanuga betulo ), kaj pli blankan arboŝelon ofte kun dissemitaj nigraj [[sulko]]j ( pli grizan, malpli sulkigitan ĉe lanuga betulo ). Ĝi ankaŭ [[Ĉelbiologio|citologie]] diferencas, penda betulo estante diploida ( kun du aroj de [[kromosomo]]j ), dum lanuga betulo estas tetraploida ( kun kvar aroj de kromozomoj ). [[Hibrido]]j inter la du specioj estas registritaj, sed estas tre maloftaj, kaj estante triploidaj, estas malfertilaj <ref name=rushforth/>. La du specioj diferencas pri [[Biotopo|biotopaj]] postuloj. Penda betulo ĉefe troviĝas sur sekaj, [[Sablo|sablaj]] [[grundo]]j, kaj lanuga betulo estas pli komuna sur humidaj, malbone drenitaj lokoj kiel [[Argilo|argilaj]] grundoj kaj [[torfejo]]j. Penda betulo ankaŭ postulas iomete pli da somera varmo ol lanuga betulo, kiu estas signifa en la pli malvarmetaj partoj de Eŭropo. Multaj nordamerikaj tekstoj konsideras la du speciojn kiel nur unu, sed en Eŭropo oni ne tion faras <ref name=rushforth/><ref name=tfl/>.
 
Penda betulo komune kunvegetas kun la [[Mikorizo|mikoriza]] [[fungo]] [[muŝoamanito]] ( ''Amanita muscaria'' ) en [[Simbiozo|simbioza]] [[rilato]]. Tiu speciale okazas sur [[Acido|acidaj]] aŭ nutriente malriĉaj grundoj. Aliaj mikorizaj societanoj inkluzivas betulan boleton ( ''Leccinum scabrum'' ) kaj [[kantarelo]]n ( ''Cantharellus cibarius'' ). Maljunaj arboj ofte estas mortigitaj per la fungo ''Piptoporus betulinus'', kaj la branĉoj ofte havas [[Sorĉistino|sorĉistin]]-[[balailo]]jn kiuj estas kaŭzitaj de la fungo ''Taphrina betulina'' <ref name=tfl/>.