Lanuga betulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
Ĝi estas [[falfolia]] [[arbo]] kiu altas ĝis 10–20 m ( malofte ĝis 27 m ), kun svelta arbokrono kaj kun [[trunko]] kiu [[diametro|diametras]] ĝis 70 cm ( escepte 1 m ). La [[arboŝelo]] estas glata kaj griz-blanka, fajne markita kun malhele horizontalaj lenticeloj. La [[ŝoso]]j estas griz-brunaj kaj fajne lanugaj. La [[folio]]j estas [[Ovalo|oval]]-[[Angulo|akutaj]], longas 2–5 cm kaj larĝas 1,5-4,5 cm, kun fajne segildentaj randaĵoj. La [[floro]]j estas [[Vento|vente]] [[Polenado|polenataj]] [[amento]]j, estiĝante fru-[[Printempo|printempe]] antaŭ la floroj. La [[frukto]] estas pendanta [[Cilindro|cilindra]] [[agregaĵo]] kiu longas 1–4 cm kaj larĝas 5–7 mm; ĝi disfalas ĉe matureco liberigante la individuajn [[semo]]jn; tiuj ĉi longas 2 mm kaj havas du flankajn flugiletojn.
 
Ĝi estas intense parenca al, kaj ofte konfuzita kun [[penda betulo]] ( ''B. pendula'' ). Multaj [[Nordameriko|nordamerikaj]] [[teksto]]j pritraktas la du speciojn kiel unun specion, sed en tuta [[Eŭropo]] oni konsideras ilin kiel diferencajn speciojn.
 
Lanuga betulo distingeblas de la parenca [[penda betulo]] ( ''B. pubescens'' ), la alia komuna eŭropa betulo, pri havante glatajn, lanugajn ŝosojn, kiuj estas senharaj kaj verukecaj ĉe penda betulo. La arboŝelo de lanuga betulo estas nebrile griz-blanka, dum penda betulo havas okulfrapan blank-paperecan ŝelon kun nigraj [[sulko]]j. La foliaj randaĵoj ankaŭ diferencas, estas fajne segildentaj ĉe lanuga betulo, krude duoble segildentaj ĉe penda betulo.
==Referencoj==
{{Portalo Biologio}}