Malago: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 57:
 
La ena urbo de Malago estas ĝuste malantaŭ la haveno. La kvartaloj de ''El Perchel'', ''La Trinidad'' kaj ''Lagunillas'' ĉirkaŭas ĉi tiun centron. La urbo akiras multan enspezon el la agrara sektoro kaj el turismo. Vizitindaj estas du monumentoj de la epoko dum kiu Malago estis okupita de la araboj, la ''Alcazaba'' kaj la kastelo de ''Gibralfaro''.
 
== Historio ==
Fondita de la [[fenicoj]] en la [[7-a jarcento a.K.]], Malago estis municipo unue federita kaj poste de latina rajto de la [[Romia Imperio]] kaj prospera [[Al-Andalus|andalusa]] medino, kvarfoje ĉefurbo de sia propra taifo-regno, kiu defalis post sia aneksado kun la [[Reĝlando de Kastilio]] en [[1487]]. Dum la [[19-a jarcento]] la urbo spertis rimarkindan industrian kaj revolucian aktivecon kiu lokis ĝin kiel la plej industria urbo el Hispanio. Ĝi estis scenejo de unu el la plej sanga epizodoj ĉe la [[hispana enlanda milito]] kaj protagonisto de la turisma eksplodo en la [[1970-aj jaroj|1970-a]] kaj [[1980-aj jaroj|1980-a]] jardekoj.
 
La pentristo [[Pablo Picasso]], la [[19-a jarcento|19jarcenta]] hispana politikisto [[Antonio Cánovas Del Castillo]], kaj la aktoro [[Antonio Banderas]] naskiĝis en Malago.