Cimbasso: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''''Cimbasso''''' nuntempe nomiĝas kontrabas-valvotrombono kun 4 ĝis 5 valvocilindroj en E♭, F, C aŭ B♭. Cimbasso havas proksimume la saman tonamplekso... |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 4:
La vorto ''cimbasso'' unuafoje aperas en operpartituroj de [[Vincenzo Bellini|Bellini]] (''[[Norma (opero)|Norma]]'', 1831) kaj [[Giuseppe_Verdi|Verdi]]. Verdi uzis ĉi tiun nomon, kiu origine signifas ''c. in basso'' (corno in Basso, corno inglese di basso), kiel arnomo por la kutimaj malaltaj konusaj blovinstrumentoj tiutempaj kiel [[baskorno]] („rusa fagoto“), [[Serpento (muziko)|serpento]] aŭ la pli moderna [[ofikleido]]. Moderna ''cimbasso'' tamen havas cilindran diametron, apartenas do al la trumpetinstrumentoj.
Indiko pri tio, ke tiutempe ekzistis instrumento nome ''cimbasso'', ne ekzistas. Estas celata simple la plej malalta voĉo de la latunaj blovinstrumentoj, dum kiam la konkreta instrumento ŝanĝiĝis. Nuntempe [[tubjo|tubjistoj]] ludas la „cimbasso“-voĉojn de tiuj operoj sur la moderna instrumento ''cimbasso'', kio historie ne nepre pravigeblas, ĉar ĝin evoluigis la germana instrumentkonstruisto Hans Kunitz nur en la 1950-aj jaroj. [[Hector Berlioz]] en sia Instrumentad-Instruo (1844) ankoraŭ ne mencias bastrombonon kun valvoj.
Kiam Verdi dum sia [[Milano|milana]] tempo pripensis sian idealan imagon pri orkestro-instrumentaro, li deziris krom la du [[tenortrombono]]j bastrombonon kaj kontrabastrombonon en B♭, kiun li konstruigis fare de la milana firmao Pelitti. Ĉi tian trombonsekcion Verdi preskribas en siaj operoj ''[[Otello (Verdi)|Otello]]'', ''[[Falstaff (Verdi)|Falstaff]]'' kaj en la ''Sacri Pezzi''. Je tio li nomas la kvaran voĉon „trombone basso“.
== Literaturo ==
*Anthony Baines: ''Brass Instruments, Their History and Development,'' New York: Dover 1993. ISBN 978-0486275741
|