Dejaniro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 31:
 
== Morto de Heraklo ==
[[Dosiero:Lagrenee, Louis Jean - The Abduction of Deianeira by the Centaur Nessus - 1755.jpg|eta|250px|''Forkapto de '''Dejaniro''' fare de la [[ĉevalviro]] [[NesoNezo]]''. Pentraĵo de [[Louis Jean Lagrenee]], [[1755]].]]
Dum bankedo ĉe familiano de Eneo, Heraklo nevole mortigis la vin-verŝiston, kaj pro tio oni ekziliis lin al [[Trakinio]] aŭ al [[Tirinto]]. Survoje, li kaj Dejaniro devis trairi la riveron [[Eveno]]. Tiam, la [[ĉevalviro]] [[NesoNezo]] ofertis, kontraŭmone, sian dorson por porti Dejaniron ĝis la alia bordo, dum Heraklo naĝis. Sed li profitis tiun ŝancon por kuri alidirekte kaj klopodi seksperforti Dejaniron. Heraklo aŭdis ŝiajn kriojn, kaj pafis (el distanco de pli ol unu kilometro) sagon ŝminkitan per la sango de la [[Hidro (mitologio)|Hidro]], la plej terura [[veneno]] el la mondo.
 
La sago trafis la koron de NesoNezo, kiu mortonte konvinkis Dejaniron pri ke sia sango, miksite kun lia spermo kaj oleo, estis efektiva rimedo por reakiri la amon de ŝia edzo. Naive, Dejaniro trempis tukon en la vundo de la ĉevalviro kaj konservis ĝin. Laŭ aliaj rakontoj, Dejaniro trempis lanon, per kiu ŝi poste trikis ĉemizon, aŭ NesoNezo donis al ŝi sian propran tunikon, sang-makulita.
 
Dejaniro pasigis trankvilan vivon en Trakinio. Ŝi jam akutimiĝis al la malfideloj de sia edzo, sed kiam li sendis sian novan amantinon, [[Jolo]], al ilia komuna domo, Dejaniro sentis ke tio estas tro, kaj, kvankam ŝi kompatis Jolon, ŝi klopodis reakiri la amon de sia edzo. Heraklo pretiĝis por solena oferado al [[Zeŭso]], dankeme pro sia venko en [[Ekalio]], kaj pro tio petis al sia edzino la plej belan ĉemizon kaj tunikon. Tiam, Dejaniro ŝminkis ĝin per la sango de NesoNezo (aŭ donis al li tiun ĉemizon kiun ŝi faris aŭ NesoNezo donis), kaj tio okazigis la finon de tiu heroo.
 
Ĝuste kiam la servisto [[Likaso]] eliris por doni la ĉemizon al Heraklo, Dejaniro eksciis pri kion ŝi ĵus faris: peco da lano falis surteren kaj subite ekkomencis bruli. Terurigite, ŝi klopodis halti Likason, sed jam estis tro malfrue: la veneno fiksiĝis sur la haŭto de Heraklo, kies karno ekbrulis pro ĝi. Senespere kaj freneze pro sia kulpo, Dejaniro alvokis ŝiajn filojn, por ke ili ĉeestu la morton de ilia patro, kaj poste pendigis sin de arbo-branĉo<ref>Apolodoro. ''Mitologia biblioteko'', 2.7.5. kaj 6.7.</ref> aŭ trapasis sin per glavo.