Gat (Libio): Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 11 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
(Jen la lasta el (almenaŭ ĝermaj) artikoloj pri la ĉefurboj de la 22 nunaj distriktoj de Libio. La reto de bazaj tekstoj pri tiu lando plikompletiĝas.)
 
eNeniu resumo de redakto
'''Gat''' ([[arabe]] غات, latinliterigo laŭ [[Deutsche Morgenländische Gesellschaft|DMG]] ''Ġāt'', ofte ankaŭ latinliterigata ''Ghat'') estas urbo de 5 000 loĝantoj (takso de 2010) en la sudokcidento de [[Libio]]. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma [[distrikto Gat]]. La havena urbo situas lime al la teritorio de [[Alĝerio]], kaj apartenas al la historia regionego [[Fezano]].
 
La urbo estas precie loĝata de [[tuaregoj]]. Longe ĝi estis stacio de la trans[[saharo|sahara]] komerco, kaj lige al tio ankaŭ estis grava metilabora centro - aparte konatis la forĝejoj de [[glavo]]j. La potenculoj de la [[Otomana Imperio]], kiuj ekde la mezo de la 16-a jarcento estis konkerintaj la marbordan nordon de Libio, nur 300 jarojn poste, meze de la 19-a jarcento, konkeris ankaŭ la tre foran urbon Gat. Kaj ankaŭ la koloniisma armeo de Italio konkeris la urbon nur en 1930, longe post kiam ĝi jam kontrolis la marbordan nordon de la lando. Post la revolucio ende Libio en [[1980]] la tiam 12 000 urbaj loĝantoj forlasis la historian urbocentron, post kiam la libia registaro proksime konstruigis novajn loĝejarojn kun bona akvoprovizo.
 
La loko estas bona baza restejo por ekskursoj en la montara kaj dezerta regiono ''Akkakus'', en kiu ekzistas multaj rokaj pentraĵoj.