Trombono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 253:
La ege plej kutima konstruformo estas tiu de '''''tenortrombono''''', nuntempe kutime kun agordotono B♭ kaj kun boraĵo de proks. 12,2 ĝis 13,89 mm. Ĉi tiu instrumento estas ludebla ekde la granda E supren [[kromata gamo|plenkromate]].
 
[[dosiero:FClef.svg|thumb|left|60px|Basklefo]] [[dosiero:CClef.svg|thumb|60px|Tenorklefo]] La tenortrombono estas notata [[Transponado (muziko)|transpone]] ''(sonanta, en C)'' kaj plejofte en [[klefo|basklefo]], sur simfonia kampo ankaŭ en [[klefo|tenorklefo]], malpli ofte en [[klefo|aldoklefo]]. Escepto estas notoj por anglaj [[latunbando]]j, kie la trombono estas notita en violonklefo kaj [[Transponado (muziko)|transpone]] en B, por plifaciligi al la muzikantoj la ŝanĝon inter malsamaj instrumentoj.
 
Same kiel la atingado de la malofte postulataj [[Naturtonserio|naturtonoj]] ekde kontra-B♭ ĝis kontra-E la [[tonamplekso]] altecen dependas de la povo de la ludanto. Kutime komencantoj post nelonge atingas d' kaj post kelka tempo f'; de progresintaj oni atendas b♭'. Sur la profesia kampo tonamplekso ĝis dustreka f estas necesa.