Trombono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 81:
Sub trombono oni ĝenerale komprenas ''glit''trombonon (aŭ ''glittubo''-trombonon), kiu funkcias same kiel la renesancaj trombonoj malgraŭ teknikaj plibonigoj. La ''[[#Valvotrombono|valvotrombono]]'' (vidu malsupre) estas aparta, pli moderna formo formo.
 
==== Glittuba trombono ====
La glittubo aŭ tirilo servas por tonaltoŝanĝo, ĉar eltirado plilongigas la aerkolonon. Ĝi konsistas el du tuboj de la ''interna glittubo'', ligitaj per ponto, kaj U-forma ''ekstera glittubo'', kutime kun [[Blovinstrumento#Akvoklapo|akvoklapo]]. La internaj tuboj havas je la fino iomete pli grandan diametron kaj tuŝas tie preskaŭ la eksteran glittubon. La glittubo devas esti regule „ŝmirata“: pro ''trombonglitaĵo'' ŝmirita sur la glittubo aliĝanta akvo formas etajn perlojn, simile al globetoj de [[globlagro]], sur kiu glitas la du teleskoptuboj malmultfrote. Rekta materialkontakto (latuno/arĝentano/[[kromo]]) aŭ eĉ la seka irado sur la graso sekvigus treege altan glufrotadon, kio ne plu garantius glatan funkciadon de la glittubo. Pro tio trombonisto malsekigas la glittubon ankaŭ dum la muzikado regule per ekestinta kondensakvo el la glittubo aŭ per malgranda pumpila akvobotelo. Kiel glitaĵo trombonistoj uzas graso-akvo-kombinaĵon aŭ silikon-oleo-miksaĵon el variaj eroj.
[[dosiero:Tolocso.png|framed|left|Skema ilustrado de la glittubo-funkciado]]