Trombono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 82:
 
==== Glittuba trombono ====
La glittubo aŭ tirilo servas por tonaltoŝanĝo, ĉar eltirado plilongigas la aerkolonon. Ĝi konsistas el du tuboj de la ''interna glittubo'', ligitaj per ponto, kaj U-forma ''ekstera glittubo'', kutime kun [[Blovinstrumento#Akvoklapo|akvoklapo]]. La internaj tuboj havas je la fino iomete pli grandan diametron kaj tuŝas tie preskaŭ la eksteran glittubon. La glittubo devas esti regule „ŝmirata“: pro ''trombonglitaĵo'' ŝmirita sur la glittubo aliĝanta akvo formas etajn perlojn, simile al globetoj de [[globlagro]], sur kiu glitas la du teleskoptuboj malmultfrote. Rekta materialkontakto (latuno/[[alpakao|arĝentano]]/[[kromo]]) aŭ eĉ la seka irado sur la graso sekvigus treege altan glufrotadon, kio ne plu garantius glatan funkciadon de la glittubo. Pro tio trombonisto malsekigas la glittubon ankaŭ dum la muzikado regule per ekestinta kondensakvo el la glittubo aŭ per malgranda pumpila akvobotelo. Kiel glitaĵo trombonistoj uzas graso-akvo-kombinaĵon aŭ silikon-oleo-miksaĵon el variaj eroj.
[[dosiero:Tolocso.png|framed|left|Skema ilustrado de la glittubo-funkciado]]
Trombono havas kutime sep ''glitpoziciojn'', kiuj pokaze diferencas je duontono. La glittubon oni povas movi senŝtupe, tiel ke trombono kiel ununura latuna blovinstrumento povas gliti de unu tonalto al la alia ''(vera [[glitsono]])''. Oni muzikas per trombono, generante suprotonojn, kiujn oni atingas per [[preterblovado]], dum kiam oni preskaŭ neniam uzas la bazotonojn. La glittubo glitas de la 1-a pozicio (la tirilo estas plejeble tirata) ĝis la 7-a pozicio (la tirilo estas plejeble maltirata). Por ke oni povas ludi la kompletan kromatan gamon, oni uzas sur la 1-a kaj 2-a suprotonoj la poziciojn 1 – 7; ekde la 3-a suprotono reduktiĝas la nombro de uzendaj pozicioj. Pro tio precipe [[Ĵaza trombonludo|ĵaztrombonisto]] preferas uzi dum siaj improvizadoj la pli altajn suprotonojn, evitante tiamaniere tro vastaj tirilomovojn. Ĉi-suba tabelo montras la interligitecon de la suprotonoj kun la tirilaj pozicioj.