Trombono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 253:
=== Tenortrombono ===
[[dosiero:Trombone.jpg|right|thumb|250px|Glittrombono kun [[Valvo (blovinstrumento)#Turnvalvo|turnvalvo]]]]
La ege plej kutima konstruformo estas tiu de '''''tenortrombono''''', nuntempe kutime kun agordotono B♭ kaj kun boraĵotubodiametro de proks. 12,2 ĝis 13,89 mm. Ĉi tiu instrumento estas ludebla ekde la granda E supren [[kromata gamo|plenkromate]].
 
[[dosiero:CClef.svg|thumb|60px|Tenorklefo]] La tenortrombono estas notata [[Transponado (muziko)|transpone]] ''(sonanta, en C)'' kaj plejofte en [[klefo|basklefo]], sur simfonia kampo ankaŭ en [[klefo|tenorklefo]], malpli ofte en [[klefo|aldoklefo]]. Escepto estas notoj por anglaj [[latunbando]]j, kie la trombono estas notita en violonklefo kaj [[Transponado (muziko)|transpone]] en B, por plifaciligi al la muzikantoj la ŝanĝon inter malsamaj instrumentoj.
Linio 261:
La germana [[latunblovinstrumenta konstruisto|instrumentkonstruisto]] [[Christian Friedrich Sattler]] ekipis en la [[19-a jarcento]] unuafoje tenortrombonon per kroma [[valvo (blovinstrumento)|kvartvalvo]]. Ĉi tiu ankoraŭ nuntempe disvastigita konstrumaniero ''(kvartotrombono)'' oni foje ankaŭ nomas '''''tenorbastrombono''''', ĉar la instrumento je ŝaltita valvo estas agordata en F kiel antaŭ la novigo fare de Sattler la kutima konstruformo de la bastrombono.
 
Trombonoj kun kvartvalvo estas ludeblaj ne nur ekde la granda C ludeblaj plenkromatike: Almenaŭ same grava ''ludoteknika'' avantaĝo konsistas je tio, ke per valvo ebliĝas alternativaj glitpozicioj, grava plifalicligoplifaliciligo aparte en la malsupra registro. Tiel oni ne devas eltiri la glittubon por la malgranda c ĝis la sesa pozicio, sed ĉi tiu tono estas atingebla per valvo jam sur la unua pozicio; la granda B situas kun valvo inter la dua kaj tria pozicio anstataŭ je la fino de la glittubo (sepa pozicio).
 
Ĉar je ŝaltado de la kvartvalvo pro la plilongigita aerkolono pligrandiĝas la distancoj inter la unuopaj glitpozicioj kompare kun la ludado sen kvartvalvo, la sepa glitpozicio ne plu estas atingebla. Pro tio kontra-B estas atingebla nur per eltirado de la valvo-agordotubo, kio fermas la breĉon al la naturtonoj. Kelkaj versioj havas aparte por tio duan valvo-agordotubon. Je instrumentoj kun pli vasta boraĵotubodiametro ("mezuro") la valvo- kaj naturtonoj kutime eksonas pli bone kaj bele.
 
Por atingi, ke la sono kaj la eksonado de kvartotrombono je aktivigita valvo kiel eble malplej ŝanĝiĝas, kelkaj konstruistoj komencis en la 1980-aj jaroj fleksi la valvocirklon laŭ kiel eble plej malmultaj, grandaj radiusoj, tiel ke ĝi elstaras malantaŭen super la arkon de la sonfunelo. Ĉi-fone ankaŭ ekestis la [[Thayer-valvo|Thayer-]] aŭ aksa valvo kaj la per tio instigitaj novaj valvokonstruaĵoj. Nuntempe disvastigita kompromissolvo kun malmultaj larĝaj radiusoj, kiuj tamen ne elstaras super la malantaŭa arko, kelkaj produktantoj novasnomas ''duon-malferma''. Kelkaj trombonistoj preferas tamen kiel antaŭe valvocirklon malvaste enigita en la korpon.
 
[[dosiero:open_wrap.jpg|left|thumb|Tenortrombono kun [[Thayer-valvo|aksa aŭ Thayer-valvo]]]]
 
Denove aliaj elektas kiel antaŭe senvalvajn trombonojn, ekz,. ĉar la malsupra registro por ilia muzikstilo esta malpli grava kaj ĉar ĉi tiuj instrumentoj, aparte kun malvasta mezuro, pli bone eksonas. Aparte [[Ĵazo|ĵaz]]-[[soloo|soloistoj]] prefere uzas malvaste mezuritajn tenortrombonojtenortrombonojn kun malgranda sonfunelo kaj sen valvo.
 
=== Bastrombono ===