Alpopaŝtejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
 
==Alpopaŝta ekonomio==
La alpopaŝta ekononomio estas praktikata en altmontaraj regionoj en diversaj partoj de la mondo, kie klimataj sezonoj permesas la ekspluatadon de certaj teritorioj nur sezone. Vaste konata la alpopaŝtado estas en la [[Alpoj|alpaj]] landoj [[Svislando]], [[Aŭstrio]], [[Francio]] kaj [[Italio]]. Ĉar dum vintro la altmontaraj paŝtejoj estas kovritaj de neĝo oni povas ilin utiligi nur somere. Tial en printempo la kamparanoj donas siajn bestojn (bovojn, ŝafojn, kaprojn) al la gvidado de alpopaŝtistoj, kiuj la somerajn monatojn pasigas kun la bestoj sur la altmontaraj paŝtejoj. La lakton melkitan dumsomere sur la alpopaŝtejoj kutime estas perlaborita al butero kaj fromaĝo, kiun oni transportas al la valo kaj vendas. Dum la bestaroj pasigas la someron sur la altmontaraj alpopaŝtejoj oni en la valoj tondas la herbon kaj konservas ĝin por povi nutri la bestojn dum la longaj vintroj en la valoj. En altaj montaroj ekzistas ofte diversaj ŝtupoj de la dumjara migrado de la bestaroj. Tiel la bestoj en printempo unue grimpas al la unua ŝtupo, la tiel nomitaj majaj setlejoj (en la [[alemana lingvo]] ''Maiäsääss'') kaj poste dum la plej varmaj someraj monatoj supreniras al la plej altnivelaj paŝtejoj la efektivaj alpopaŝtejoj. En septembro aŭ oktobro ili revenas al al majaj setlejoj por tiam, kiam komenciĝas la vintro reveni al la valo.
 
==Eksteraj ligiloj==