Ĵazbandego: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Malaprobis la 2 lastajn ŝanĝojn (de 80.139.34.246) kaj restarigis revizion 3522896 de Petr Tomasovsky
Linio 1:
#REDIRECT [[Big band]]
'''Big Band''' (Esperante do "granda bando", "granda muzika grupo", sed laŭvortan tradukon, ĉu oni uzas ĝin?) estas specifa [[ĵazo|ĵaza]] (konkrete [[svingo|svinga]]) [[orkestro]]. Dume en malpli grandaj [[ensemblo]]j, ludantaj ekzemple novorleanan [[diksielando]]n, la ludantoj havas eblecon de [[improvizado]], big band-oj ludas kvazaŭ grandaj orkestroj precize laŭ muzikaj notoj. Tiuj ĉi korpoj havadas kutime sian kapelestron, bandestron, muzikan grupestron. Plimulte tio ne estadas nur [[dirigento]], sed instrumentisto, sed kiu ankaŭ dirigas - tiaj estis ekzemple [[trombono|trombonisto]] [[Glenn Miller]], [[klarneto|klarnetisto]] [[Benny Goodman]] aŭ [[piano|pianisto]] [[Count Basie]].
 
== Eluzo de bigbandoj ==
En "ora tempo de svingo", t.e. la 30-aj kaj la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento, la big band-oj estis precipe en Usono, sed ankaŭ en okcidenta Eŭropo, tre ŝatataj samkiel interpretoj de tiama [[populara muziko]] kaj [[dancmuziko]]. Plimulto de komponaĵoj estis pure [[muzika instrumento|instrumenta]] kaj estiĝadis eĉ tre ideemaj melodioj. Kun falo de svingo (antaŭsignita ĉefe pro alveno de [[rokenrolo]], kiu prenis al [[tradicia ĵazo]] titolon de "moderna muziko"), sed bigbandoj ne pereis, nur ŝanĝiĝis iliaj taskoj: plimulte ili akompanis grandajn kantistajn stelulojn, kiel estis ekzemple fama [[Frank Sinatra]]. Sed ĉar la ĵazo estas en Usono ŝatata senĉese (ĝi estas ia nacia usona muziko), multe da big band-oj ekzistas senĉese kaj ludado en ili aŭ ilian gvidadon estas ofte ia familia tradicio.
 
== Enmembriĝo ==
Ĝi ne estas tute specifigita. Oni indikas, ke baza big band havas dek sep membrojn (kantistojn ne kalkulante), kaj tio estas: dufoje [[alda saksofono]], dufoje [[tenora saksofono]], unu [[baritona saksofono]], kvarfoje [[trumpeto]], kvarfoje [[trombono]], plu poste [[piano]], [[kontrabaso]], [[drumo]] kaj [[gitaro]]. Pli grandaj band-oj havas ankaŭ [[klarneto]]n kaj grandan aŭ malgrandan [[arĉinstrumento|arĉan]] sekcion. Kompreneble la kontrabaso povas esti anstataŭigita per [[basgitaro]], anstataŭ klasikaj perinetaj trumpetoj de tempo al tempo aperos [[buglo]] aŭ [[korneto]], el malpli alte situintaj spirinstrumentoj ne estas escepto nek [[basklarneto]], [[tubjo]] (plej ofte [[suzafono]]), bastrombono kaj diversaj nekutimaj instrumentoj de tipo [[basbuglo]]j aŭ [[bastrumpeto]]j.
'''Ĵazbandego''' aŭ simple '''bandego''' (ofte ankaŭ nomata '''ĵazorkestro'''; angle: '''Big Band''') estas [[ĵazo|ĵazensemblo]] kun plurfoje okupitaj [[blovinstrumento|blovinstrumentaj]] voĉoj. Bandegoj ekestis en [[Usono]] dum la [[1920-aj]] jaroj kaj estis karakterizaj por la stilo de la [[svingo (muzikstilo)|svingepoko]]. La termino ''bandego'' ankaŭ estas kutima por grandaj dancorkestroj, sendepende de ties stila direkto.
[[dosiero:FHM-Bigband-mk2006-01.jpg|thumb|Ĵazbandego de Altlernejo por Aplikataj Sciencoj je Munkeno]]
 
== Instrumentadoj ==
 
=== Svinga resp. ĵaza bandego ===
 
En ĵazbandego la rolojn de la diversaj unuopaj instrumenoj de frua [[ĵazo]] ([[nov-orleana ĵazo]]) transprenis la sekcioj, t.e. grupoj de samspecaj instrumentoj. La normsekcioj de moderna bandego estas:
 
* ''[[Ritmosekcio]]'': [[piano]], [[frapinstrumentaro]], [[basgitaro]] aŭ [[kontrabaso]] (malofte [[tubjo]]), ofte [[gitaro]] kaj variaj [[perkutado|perkutinstrumentoj]]
* ''[[Ligna blovinstrumento|Lignaj blovinstrumentoj]]'': [[saksofono]]j, foje ankaŭ kompletigitaj per [[klarneto]]j aŭ [[transversa fluto|transversaj flutoj]] (lignoblova sekcio)
* ''[[Latuna blovinstrumento|Latunaj blovinstrumentoj]]'': [[trumpeto]]j kaj [[trombono]]j (latunblova sekcio)
 
Ĉiu blovinstrumenta sekcio konsistas kutime el kvar ĝis kvin instrumentoj de la respektiva grupo, kiuj viciĝas laŭ tonalto resp. registro:
[[dosiero:Jazz ensemble - seating diagram.svg|thumb|Kutima starlokoj de muzikistoj en ĵazbandegao]]
* Saksofonoj: 1., 2. [[aldosaksofono]]; 1., 2. [[tenorsaksofono]]; [[baritonsaksofono]]
* Trumpetoj 1., 2., 3., 4., (5.) [[trumpeto]]; ofte la blovisto ŝanĝas tiun per [[flugilkorno]]
* Trombonoj: 1., 2., 3., 4. [[trombono]] aŭ bastrombono
 
Je tio la unuaj voĉoj de ĉiu sekcio pokaze transprenas la gvidan voĉon. Je [[tuteco]]- aŭ vokofazoj kutime la unua trumpeto tenas kiel plej alta kaj plej laŭta instrumento la gvidan voĉon.
 
La sono de la ensemblo dependas krom la precizeco kaj la kompreniĝemo de la unuopaj muzikistoj esence de la [[aranĝisto]], kiu devas tre ekzakte koni la [[kontrapunkto]]n kaj la teknikajn eblecojn de la bandegaj instrumentoj kaj instrumentistoj, por formi la deziratan tutecosonon kiel eble plej efektoplena.
 
=== Mambobandego ===
 
Aparta formo de bandego estas '''mambobandego''', granda ensemblo da muzikistoj, kiu specialiĝis pri [[mambo]].
 
Tipa mambobandego konsistas el jenaj instrumentoj:
* ''Ritmosekcio'':
** [[perkutado|Perkutinstrumentoj]]: [[kongao]]j, [[bongo]]j, [[timbaleo]]j
** [[piano]], [[frapinstrumentaro]] kaj [[baso (instrumento)|baso]] (kaj eble [[gitaro]]) unuope okupitaj
* ''Latunaj blovinstrumentoj'':
** [[trumpeto]]j
** ([[trombono]]j: tenor-, bastrombono)
* ''Lignaj blovinstrumentoj''
** [[saksofono]]j: aldo-, tenor-, baritonsaksofono
** ([[fluto]]j)
 
Ĉiuj instrumentoj - escepte bason, pianon, frapinstrumentaron kaj gitaron - estas plurope okupitaj. Interkrampaj instrumentoj ne apartenas al la norminstrumentaro, je ekzistado tamen povas estis okupataj unu- aŭ plurope. Preskaŭ ĉiam alvenas pluraj kantistoj, ofte soloisto kun akompanĥoro. Foje ankaŭ kunmuzikas pluaj instrumentoj kiel ekzemple [[vibrafono]].
 
Male al klasika ĵazbandego jen la pezocentro klare estas la ritmosekcio, dum kiam lignoblovistoj preskaŭ komplete estas neglektataj. Je la latunaj blovinstrumentoj [[trombono]]j ludas subigitan rolon kaj ofte ne estas reprezentitaj.
 
=== Famaj bandegoj ===
 
Fama reprezentanto de ĉi tiu mambobandego-ĝenro estis [[Palladium Night Orchestra]], kiu famigis la mambon per sia stelulo [[Tito Puente]] en la 1950-aj jaroj en [[Palladium (dancejo)|Palladium]] ĉe [[Broadway (Manhatano)|Broadway]] en [[Novjorko]]. Al tio ankaŭ apartenas Pérez Prado (konata kiel Mambo No.5).
 
En nuntempa Eŭropo [[Pasadena Roof Orchestra]] validas kiel vera reprezentanto de la ĝenro „blankula dancejmuziko“. Jam unuaj svingo-aranĝaĵoj en bandego-instrumentado estas aŭdeblaj en la sonregistraĵoj de Orkestro Fletcher Henderson de antaŭ 1935. Fletcher Henderson sekvatempe perfektigis ĉi tiun aranĝostilon por la bandego de Benny Goodman. La tipan sonon de ĵazbandego aparte stampis la muzikistoj de la [[Duke Ellington Orchestra]] (ekde 1940), kies komponaĵoj kaj aranĝaĵoj validas kiel tipaj por la sono de bandega ĵazo. Simfoniaj sonkolorojn unuafoje enkondukis Stan Kenton. Normiga por moderna bandegomuziko estis [[Count Basie|la ĵazbandego de Count Basie]] en la 1970-j jaroj, aparte menciinda por ĉi tiu bando esta la [[ritmomodelo|modela ritmo]] de la ritmosekcio. [[dosiero:Stan_Kenton_Big_Band.JPG|thumb|250px|Bandego de Stan Kenton (1973)]]
 
Krom danco- kaj distromuziko ofta tasko de bandego estis ĝis en la 1980-aj jaroj radio- resp. televidomuziko. Je tio la muziko forevoluis de la radikoj de la ĵazo, el kiu tiam ankaŭ malaperis preskaŭ komplete la (libera) improvizado. Multaj bandegoj estis malfonditaj en la 1980-aj jaroj pro malekonomieco.
 
La nuna repertuaro de bandegoj etendiĝas pro la varieco de la voĉoj ekde malnova ĵazo ĝis altnivela distro- kaj dancomuziko, sed ankaŭ al novaj, ampleksajn interpretaĵoj kaj vesperplenigaj koncertaĵoj.
 
Nuntempaj bandegoj, kiuj ligas malnovajn tradiciojn kun novajn evoluojn, estas ekz. [[NDR Bigband]], [[WDR Big Band Köln|WDR Bigband]], sed ankaŭ Lincoln Jazz Orchester, kiu sin dediĉas al la flegado de la klasika repertuaro kaj teknikoj el la fruepoko de ĵazevoluo.
 
== Improvizadoj ==
 
Kutime [[Aranĝo (muziko)|aranĝaĵoj]] de bandegoj ebligas nur soloajn [[improvizado (muziko)|improvizadojn]], je kiuj unu muzikisto el unu el la sekcioj improvizas kaj la ritmosekcio de la bandego akompanas la improvizanton. Foje la improvizado estas akompanata per unu aŭ malmultaj ([[unusono|unusonaj]]) akompanvoĉoj el la sekcioj. [[Kolektivimprovizado]]j, troveblaj ekz. je [[diksilando]]-ensembloj, tamen nur maloftege estas intencataj.
 
== Famaj bandegestroj ==
 
Bandegoj ofte nedisigeble estas ligitaj kun la nomo de iliaj [[bandestro]]j. Al la plej famaj apartenas i.a.:
* [[Artie Shaw]], [[Benny Goodman]], [[Kurt Widmann]], [[Bert Kaempfert]], [[Bill Holman]], [[Bob Crosby]], [[Brian Setzer]], [[Buddy Rich]], [[Carla Bley]], [[Kurt Edelhagen]], [[Count Basie]], [[Dajos Béla]], [[Duke Ellington]], [[Efim Schachmeister]], [[Erwin Lehn]], [[Fletcher Henderson]], [[Gene Krupa]], [[Gil Evans]], [[Stan Kenton]], [[Don Ellis]], [[Glenn Miller]], [[Jay McShann]], [[Gerry Mulligan]], [[Hazy Osterwald]], [[Horst Jankowski]], [[Hugo Strasser]], [[James Last]], [[Jimmy Dorsey]], [[Karel Krautgartner]], [[Max Greger]], [[Paul Godwin]], [[Paul Kuhn]], [[Pepe Lienhard]], [[Peter Herbolzheimer]], [[Shep Fields]], [[Thad Jones]], [[Tommy Dorsey]], [[Toshiko Akiyoshi]]/[[Lew Tabackin]], [[Werner Müller (komponisto)|Werner Müller]], [[Günter Noris]], [[Chick Webb]], [[Klaus Hallen]], [[Thilo Wolf]], [[Quincy Jones]] kaj [[Gordon Goodwin]].
 
Nekutima estis en la sesdekaj jaroj la [[Kenny Clarke/Francy Boland Big Band]], rezidanta en Eŭropo, sed grandparte konsistanta el nigrusonanoj, kiu havis kaj du bandestrojn (Clarke estis frapinstrumentisto kaj Boland pianisto kaj aranĝisto), kaj ankaŭ du frapinstrumentistojn (nirgusonanon [[Kenny Clarke]] kaj blankulan briton [[Kenny Clare]]) same kiel [[The George Gruntz Concert Jazz Band]] kun sennombraj usonaj kaj eŭropaj gastsoloistoj. Per sia koncertvojaĝo nome ''Free and Easy'' la mallongviva [[Quincy Jones Big Band]] furoris en Eŭropa dum 1959/60.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[orkestro]]
* [[dancmuziko]]
 
== Literaturo ==
* George T. Simon: ''Die Goldene Ära der Big Bands''. Hannibal, 2004 (Original 1981) ISBN 3-854-45243-8
 
== Ligoj eksteren ==
* [http://www.bigbands.de/suchen.htm Registro de preskaŭ ĉiuj germanaj ĵazbandegoj]
* [http://hm-bigband.bastianpusch.de/doku/geschichte.pdf Historio de ĵazbandegoj - La famaj ĵazbandegoj] (PDF-Datei; 419 kB)
* [http://www.wolfgang-dohl.de/ Historio de ĵazbandegoj en Germanujo]
{{Portalo Muziko}}
[[Kategorio:Ĵazbandegoj| ]]
[[Kategorio:Orkestroj]]
 
{{Tradukitaĵo|de|Big Band|revizio=86560763|enmetrevizio=}}
 
 
[[Kategorio:Orkestroj]]
[[Kategorio:Ĵazo]]
 
[[ar:بيغ باند]]
[[ca:Big Band]]
[[cs:Big band]]
[[cy:Big band]]
[[da:Bigband]]
[[de:Big Band]]
[[en:Big band]]
[[es:Big Band]]
[[et:Bigbänd]]
[[fi:Big band]]
[[fr:Big band]]
[[fy:Bigband]]
[[gl:Big Band]]
[[he:ביג בנד]]
[[hu:Big band]]
[[id:Big band]]
[[it:Orchestra jazz]]
[[ja:ビッグバンド]]
[[nl:Bigband]]
[[nn:Storband]]
[[no:Storband]]
[[oc:Big band]]
[[pl:Big band]]
[[pt:Big band]]
[[ru:Биг Бэнд]]
[[simple:Big band]]
[[sv:Storband]]
[[th:บิ๊กแบนด์]]
[[uk:Біґ бенд]]
[[zh:大樂團]]