Diferencialo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
''[[diferencialo (mekaniko)]]''
 
En [[matematiko]], la '''diferencialo''' de reela aŭ multvariabla funkcio estas mezuro de la funkcia kresko aŭ vario. Penso pri diferencialoj estas natura sekvo de studo de [[derivaĵo]]j. Ĉiu diferencialo estas konstruata sur iu funckio, sed ankaŭ en iu punkto. Tiel, diferencialoj dependas el funkcio 'f' kaj punkto 'a' en sia fontaro. Iom plej precize, se 'x' estas ĉe 'a', la diferenco inter <math>f(x)</math> kaj <math>f(a)</math> kaj la diferenco 'x-a' estas en iu proporcio; la diferencialo de 'f' mezuras la valorojn de tiu proporcio kiam 'x' proksimiĝas al 'a'. Por ke funkcio estu diferencialebla en 'a', necesas ke ĝi estu kontinua en 'a', t.e., ke <math>f(x)-f(a)</math> estu malgranda se <math>x-a</math> estas sufiĉe malgranda. La diferencialo mezuras ''kiom malgranda'' ĝi estas.
 
La diferencialo en iu punkto estas lineara transformo kiu donas La sinteno de En iu punkt, oni povas studi laŭ diversaj vidpunktoj.
 
Per tiu koncepto oni povas, laŭ la metodoj de la diferenciala kalkulo kaj matematika analitiko, kalkuli la [[momenta ŝanĝo|momentan ŝanĝon]] aŭ [[geometrio|geometrie]] la [[inklino]]n de [[funkcio]] en iu [[punkto]]. Tio elbigas kompreni [[tangento]]jn al [[kurbo]]jn, aŭ en la [[fiziko]] kalkuli momentan [[rapideco]]n.
 
La [[formulo]] por la diferencialo de la funkcio <math> y =f(x) </math> ĉe <math> x_0</math> estas <math> \mathrm {d} y =f' (x_0) \cdot \mathrm {d} x</math>.
 
Tial la [[derivaĵo (matematiko)|derivaĵo]] f'(x) ankaŭ povas esti skribita kiel [[diferenciala kvociento]] <math>\frac {\mathrm {d}y}{\mathrm {d}x}</math>.
 
Unudimensia Kalkulo
 
Estu 'f' funkcio je unu reela variablo, t.e., funkcio kies domajno estas malfermita intervalo (aŭ, pli ĝenerale, malfermita aro) de reelaj nombroj.
 
Ni skribos per 'y' la valorojn kiujn 'f' havas kaj per 'x' la valorojn en ties domajno.
 
{{stumpo}}