Internacia Centra Komitato: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Enciklopedio de Esperanto - I|EdE-I]]
 
'''Internacia [[Centra Komitato]] (ICK) de la Esperanto-movado'''. Sekve de la Kontrakto de Helsinki (v.) Konstanta Reprezentantaro (K. R.) de la Naciaj Societoj kaj UEA interkonsentis pri la etekto de Centra E-komitato, kiu konsistis el ses anoj. La nomo de Centra Komitato poste estis ŝanĝata je ICK, kiu fariĝis la gvida instanco de la neŭtrala E-movado, kun sidejo en Geneve. ICK organizis kunlabore kun la Lokaj Kongresaj Komitatoj ĉiujn UK-jn de 1924. Unua prez. de ICK estis Edmond Privat, poste ĝis 1933 John Merchant. Anoj en la komencaj jaroj: M. Rollet de l' Isle, d-ro J. Dietterle, Rud. Hromada, W. M. Page kaj s-ino J. Isbrücker, anoj en 1932 M. Rollet de l' Isle, s-ino J. Isbrücker, E. Stettler, d-ro A. Vogt kaj Felix Zamenhof. Gvidanto kaj ĉefa efektiviganto de la ĉiam pli ampleksaj laboroj estis Robert Kreuz, gen. sekr., poste dir. de la ICK. Post la interkonsento en Köln (1933) ICK daŭrigas sian agadon en la kadro de UEA. Detalaj raportoj pri la vasta agado de ICK aperis ĉiulare en la Oficiala Dokumentaro. v. Organizo.