Henri Paul Vatré: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Amikeco (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 5:
Li laboris en 1933-1934 du jarojn en Budapeŝto ĉe la eldonejo [[Literatura Mondo]]. Inter 1959 kaj 1962 liaj recenzoj, poemoj kaj rememoroj aperadis en [[La Nica Literatura Revuo]]; eĉ novelo, ''La kimra biblio'' (kiun Kalocsay tradukis en la hungaran). Por [[Stafeto]] li kuntradukis (1958) ''La floroj de l' malbono'' de Baudelaire kaj verkis, pseŭdonime kiel [[Henri BAUPIERRE|Henri Baupierre]], la pastiĉaron ''Specimene'' (1962), kies stilparodioj pri kvardeko (!) da E-verkistoj pruvis la jaman maturecon de literaturo kun tiom da distingeble propraj voĉoj.
Liaj postaj verkoj aperis plejparte ĉe [[Iltis]], i.a. ''[[Neologisma glosaro]]'' (4 eldonoj ekde 1983), tradukoj el la romanoj ''Nokta flugo'' (
Kun karakteriza modesto, Vatré akceptis provlegi kaj prikonsili multajn E-eldonaĵojn, de Stafeto kaj aliaj. Li i.a. indeksis la aŭtoritatan konsultverkon [[Esperanto en perspektivo]] (1974) kaj publikigis diversloke zorgajn vort-statistikajn esplorojn tra la verkoj de dekoj da E-aŭtoroj. Ĉion ĉi li skrupule plenumadis malgraŭ pli kaj pli regresa vidpovo. Laŭ omaĝa frazo de Régulo, Henri Vatré "''ade mallumigis siajn okulojn por heligi la Esperantan literaturon al nunaj kaj venontaj generacioj''".
|