Bartolomeo de Bydgoszcz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
laŭ pollingva vikipedio
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
Li naskiĝis plej verŝajne en familio de riĉaj urbanoj. Dum [[bapto]] ricevis nomon Stanisław (Stanislao). Antaŭ eniro al la [[ordeno]] de bernardanoj eknomiĝis [[Bartolomeo]] aŭ Bartosław. Studis ĉe [[Jagelona Universitato]] [[bakalaŭro|bakalaŭriĝante]] en 1505 kadre de [[arto|artisma]] fakultato.
 
En 1522 tradukis en la polan lingvon regularon de la Tria Ordeno de [[Sankta Francisko el Asizo]]. Liaj plej gravaj verkoj estas du [[vortaro]]j: [[latina lingvo|latina]]-pola vortaro finita en 1532 kaj enhavanta 4272 polajn [[vorto]]jn, kiu fakte estis pliriĉigo de pli fruaj vortaroj (de Tucholczyk, Murmeliusz kaj Mymer). La dua verko de Bartolomeo, prilaborita en 1544, estas polaj vortoj skribataj marĝene de aperinta en 1488 vortaro ''Vocabularis breviloquus'' de [[Johano Reuchlin]]. Kvanto da alskribitaj polaj vortoj superas ĉi tie dufoje la kvanton de la antaŭa vortaro (pli ol 11 miloj da vortoj). Notitaj vortoj apartenas al nordpola [[dialekto]] - konforme al la deveno de la aŭtoro. KaraktrizaKarakteriza trajto de la laboro estas klarigo de multaj [[termino]]j de [[gramatiko]], kiuj estas la plej malnovaj gramatikaj difinoj en la pola lingvo.