Urogalo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 24:
 
== Distribuado ==
Temas pri specio de [[loĝantaj birdoj]], kiu reproduktiĝas en nordaj partoj de [[Eŭropo]] kaj okcidenta kaj centra [[Azio]] en maturaj [[arbaro]]j de [[konifero]]j kun diversa specikompono kaj relative malferma [[kanopeo]]strukturo.
 
Ĝi estas ofta birdo en [[Skandinavio]], ĉirkaŭ [[Balta maro]] kaj [[Rusio]]. La subspecioj estas malsimilaj laŭ koloro kaj grando. En multaj eŭropaj landoj la specio ĉu malaperis ĉu estas tre endanĝerigita. En Irlando malaperis. En Skotio malaperis kaj oni enkondukis la skandinavan subspecion. En [[Hispanio]] la okcidenta subspecio estas tre endanĝerigita kaj izolita de la orienta; tiu danĝero rilatas al [[tutmonda plivarmiĝo]], ĉar temas pri antaŭglacia specio kaj ties antaŭglaciaj vivmedioj malaperas pro varmiĝo.
Linio 58 ⟶ 59:
 
== Vivo ==
[[Image:Capercaillie Lomvi 2004.jpg|thumb|right|masklo de Urogalo.]]
 
Printempe okazas bunta '''[[seksardo]]'''. La plej grandan parton de tiu aktivado okupas konkurencon inter najbaraj virbirdoj aŭ foje inter du el ili en la sama kantejo. Frumatene la viroj laŭtege kaj seke kantas surbranĉe apud sia dormejo kaj inoj venas suben. Poste li subeniras kaj pariĝas foje ne nur kun unu ino, sed kun pliaj. Somere la birdoj vivas surplanke kaj manĝas ne nur vegetaraĵojn sed ankaŭ ĉiajn bestetojn: vermojn, formikojn, ktp. Aŭtune povas okazi kvazaŭ seksarda kantado, kiu utilas nur por markigi teritoriojn kaj prepariĝi por printempa seksardo. Vintre ili revenas al surarba vivo kaj vegetarana manĝo. La inoj preskaŭ neniam malsupreniras surplanken vintre.
 
== Nesto ==
[[Image:Capercaillie Lomvi 2004.jpg|thumb|right|masklo de Urogalo.]]
La ino konstruas [[nesto]]n '''surgrunde''' inter herbo kaj sekaj folioj, ofte ĉe pinarbo aŭ inter malaltaj branĉoj de juna arbo. Aprile, maje aŭ junie (se pli norde aŭ pli alte) ŝi demetas 5 ĝis 9 flavecajn ovojn makulitajn brune similajn laŭ grando kaj formo al tiuj de kokinoj, sed kun tiuj makuletoj. Ŝi [[Kovado|kovas]] ilin ĉirkaŭ unu monato. Tuj post ĉies eloviĝo la idaro estas translokigita de patrino al pli sekura loko ([[elnestiĝo]]). La idoj flugas antaŭ unu monato post la eloviĝo, eĉ antaŭ la tuta plumiĝo. Post plenkreska plumoŝanĝo je trimonata aĝo la idoj havas malsimilan plumaron laŭ sekso.