Blusa tono: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
== Uzado ==
Blusaj tonoj estas uzataj nur melodie kaj havas neniun influon sur la [[harmoniaro]] de blusopeco, ĉar kun la tonmaterialo disponebla por la eŭropa muziko sur blusaj notoj ne estas formeblaj [[trisono]]j kaj per tio nek harmoniaj sinsekvoj. La blusaj tonoj do estas ludataj, ekzemple dum improvizado, pri la normalaj akordoj elprenitaj el la [[maĵora]] aŭ [[minora]] tonsistemoj.
Ĉar blusaj tonoj "elfalas" el la eŭropa tonsistemo, ili ofte estis difinitaj kiel simpla kompletigoj de maĵortonalo kaj notitaj: Oni aldonis al maĵortonalo la malgrandan triton, la diminuitan kvinton kaj la malgrandan [[septo]]n. La tiel ekestinta dektona gamo estas tamen pro sia alta nombro de [[kromata gamo|kromate]] sinsekvaj tonoj en la praktiko preskaŭ ne uzebla.
Por noti la blusnotojn malgraŭ tio en la eŭropan tonsistemon kaj fari ilin praktike ludeblaj, oni formis la [[blusgamo]]n el la kvintona gamo en minoro per aldonado de la diminuita kvinto. Ĉi tiu nun estas bone uzebla je [[improvizado (muziko)|improvizado]] pri bluso.
== Ludebleco ==
Blovinstrumentoj same kiel kordinstrumentoj (aparte la [[gitaro]]) povas trafi per almetoŝanĝoj (blovistoj) aŭ kordotirado (gitaroj) la blusan tonon inter minora kaj maĵora trito aŭ inter tritono kaj kvinto. Sur klavarinstrumentoj oni generas krudan alproksimiĝon al la blusa noto per ekfrapo de la du tritoj (aŭ tritono kaj kvinto), malprenante tuj post la samtempa ekfrapo la pli malaltan klavon.
|