Talokan: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{informkesto urbo | nomo = تالقان <br>Talokan | lando = {{Afganio}} | bildo = | bildo-priskribo = | bildo-larĝeco = 200px | longitudo-gradoj=69 | longitudo-minutoj=31 |...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:01, 20 apr. 2011

ISO

Talokan (perse kaj paŝtoe تالقان, ankaŭ latinliterigata Tāloqān, TāleqānTāluqān) estas urbo en la nordo de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Taĥar. Laŭ iu takso en la jaro 2006 Talokan havis proksimume 59 300 loĝantojn, laŭ alia tamen eĉ 196 400 (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en 1979 temis nur pri 19 925 loĝantoj).

تالقان
Talokan
urbo
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Taĥar
Demografio
Loĝantaro 59 300 (stato de 2 006)
Geografio
Koordinatoj 36°43′N 69°31′O  /  36.717°N, 69.517°O / 36.717; 69.517 (Talokan) (mapo)Koordinatoj: 36°43′N 69°31′O  /  36.717°N, 69.517°O / 36.717; 69.517 (Talokan) (mapo)
Alto 876 m [+]
Horzono UTC+4:30
تالقان Talokan (Tero)
تالقان
Talokan (Tero)
DEC
تالقان Talokan
تالقان
Talokan
Situo de تالقان
Talokan
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Taloqan [+]
vdr

Talokan situas proksimume 250 kilometrojn norde de la urbo Kabulo kaj 60 kilometrojn oriente de la urbo Kunduz, proksime 50 kilometrojn sude de la limo al Taĝikio. La urbo situas 876 metrojn super la marnivelo.

Historia mencio

La itala esploristo Marko Polo jene priskribis la urbon en la jaro 1275:

 
 "Jen kastelo nomata Taiĥan, kie estas granda merkato pri greno, kaj la pejzaĝo ĉirkaŭa estas agrabla kaj fruktoplena. La montetoj kiuj situas sude de ĝi estas larĝaj kaj malkrutaj. Ili ĉiuj konsistas el blanka salo, ekstreme malmola, kiujn venas preni kaj konsumi la ĉirkaŭaj homoj en diametro de 30-taga vojaĝo, ĉar la salo konsideriĝas la plej pura trovebla tutmonde. Ĝi tiom malmolas ke ĝi nur rompeblas per grandaj feraj marteloj. La kvanto tiom grandas ke ĉiuj landoj de la tero facile povus esti provizitaj per salo de tie.