Urogalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 123:
La plej danĝeraj minacoj kontraŭ la specio estas [[habitato (ekologio)|habitato]]degradado, ĉefe pro konverto de diversaj indiĝenaj [[arbaro]]j en ofte [[plantejo]]j de ununura lignospecio, kaj pro kolizio de la birdoj kontraŭ agrikulturaj bariloj uzataj por enfermi [[cervo]]jn for de plantejojn. Ankaŭ pliiĝantaj nombroj de malgrandaj predantoj (kiaj [[Ruĝa vulpo]]) pro perdo de grandaj predantoj (kiaj [[lupo]]j, [[urso]]j) povas kaŭzi problemojn en kelkaj areoj. En kelkaj areoj, malpliiĝo estas kaŭzitaj de troa ĉasado, kvankam ĉasleĝoj en multaj areoj haltis tion. Ĝi ne estis ĉasata en [[Skotio]] aŭ Germanio dum ĉirkaŭ 30 jaroj.
 
==Statuso kaj konservado==
== Endanĝerigita specio ==
Tiu specio havas ĉirkaŭkalkulatan teritorion de 1-10 milionoj da km² kaj populacio de inter 1.5 kaj 2 milionoj da individuoj nur en Eŭropo. Estas iome da pruvo de populacimalpliiĝo, sed oni supozas, ke la specio ne alproksimiĝis al sojloj por populacimalpliiĝo fare de la IUCN Ruĝa Listo de pli da 30 % en dek jaroj aŭ 3 generacioj, kaj tiele ĝi estas pritaksata kiel Malplej Zorgiga.<ref>iucn</ref>
 
== En Hispanio ==
 
Kelkaj el tiuj subspecioj malpliiĝas ĉefe pro reduktado de vivmedio. Ekzemple en [[Hispanio]] la okcidenta subspecio loĝas ĉe deciduaj arbaroj kiel fagaro kaj kverkaro, do multe suferas vintre kompare kun la pirenea subspecio kiu ĝuas pinarbarojn. Tiele la okcidenta malpliiĝis dum la lastaj 20 jaroj de la jarcento el preskaŭ 600 viroj ĝis nur ĉirkaŭ 200.
Linio 136 ⟶ 139:
* dratbariloj ĉefe porcervaj, kie pereas multaj mallertaj flugantaj urogaloj,
* natura ovo- kaj idrabado farata de aproj, vulpoj, ktp.
 
Kiel informis jam la [[Hispanoj|hispana]] naturalisto [[Félix Rodríguez de la Fuente]] en sia televidserio "Fauna", la nordokcidenta subspecio de [[Hispanio]] nome ''Tetrao urogallus cantabricus'' -restaĵo de glaciepoko- estis minacata el la [[1960-aj jaroj]] pro komerca rikolto de la beroenhavaj branĉetoj de [[ilekso]] por vendado kial Kristnaska ornamaĵo -praktiko tute fremda tie kaj importita el [[Anglosaksaj]] landoj. Feliĉe lia kampanjo sukcesis, la publiko komprenis la stultaĵon kiujn ili estis farinte (ĉiukaze akceptiĝis plastaj surogatoj), tiu praktiko estis malpermesata kaj ilekso protektita.
 
===En Britio===
En [[Skotio]] la populacio ege malpliiĝis el la 1960-aj jaroj pro porcervaj bariloj, predado kaj manko de taŭga habitato ([[Kaledonia Arbaro]]). La populacio falis el supro de 10,000 paroj en la 1960-aj jaroj al malpli da 1000 birdoj en 1999. Oni supozis eĉ, ke la birdo iĝos formortinta en [[Britio]] ĉirkaŭ 2015. Tamen post forta laboro fare de la [[RSPB]] kaj aliaj organizoj ili povas nun sperti ioman rekuperon.
 
== Referencoj ==