Nigra-mara-kaspia stepo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|220px|Situo de la ekoregiono. La '''Nigra-mar-kaspia stepo''' aŭ '''Rusa stepo''' estas vasta stepo etendiĝante ekde la nordo de [[Nigr...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 07:48, 24 apr. 2011

La Nigra-mar-kaspia stepoRusa stepo estas vasta stepo etendiĝante ekde la nordo de Nigra Maro ĝis la oriento de Kaspia Maro, ekde okcidenta Ukrainujo tra la Suda Federacia Distrikto kaj la Volgia Federacia Distrikto de Rusujo ĝis Kazaĥujo, estante parton de la pli vasta Eŭrazia Stepo, kaj limtuŝante la Kazaĥan stepon oriente.

Situo de la ekoregiono.

Tiu stepo ankaŭ estas tersupraĵa ekoregiono el la Eŭrop-siberia ekoprovinco de la Palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo. La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj.

La termino Nigra-mar-kaspia regiono estas uzata en biogeografio por plantoj kaj bestoj de tiuj stepoj, kaj bestoj de Nigra Maro, Kaspio kaj Azova Maro. Genetika esploro identigis tiun regionon kiel la plej verŝajna regiono kie okazis hejmkutimigado de la ĉevalo [1].

Priskribo

La stepo proksimume etendiĝas ekde Dnepro ĝis Uralo aŭ 30° ĝis 55° orienta longitudo, kaj ekde Nigra Maro kaj Kaŭkazo en la sudo ĝis la mezvarma arbaro kaj tajgo en la nordo, aŭ 45° ĝis 55° norda latitudo.

La Nigra-mar-kaspia stepo kovras areon de 994 000 km2, etendiĝante ekde orienta Rumanujo tra suda Moldava Respubliko, Ukrainujo, Rusujo kaj nordokcidenta Kazaĥujo ĝis Uralo. La Nigra-mar kaspia stepo estas limigita de Orient-eŭropa arbarstepo al nordo, transira zono de miksaĵo de herbejoj kaj foliarbaroj.

Historio

Dum la Grek-romia antikvo la areo nomiĝis Skitujo kaj Sarmatujo. Dum pluraj jarmiloj la stepo

Tra pluraj jarmiloj la stepo estis uzata de multnombraj triboj de nomadaj rajdistoj, multal el kiuj iris por konkeri landojn en la setlejaj regionoj de Eŭropo kaj en okcidenta kaj suda Azio. Finfine ĝi estis kondukita sub kontrolo de setleja popolo de Rusa Imperio en la 16-a jarcento ĝis la 18-a jarcento.

Historiaj popoloj kaj nacioj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. http://www.sciencedaily.com/releases/2009/04/090423142541.htm