==Vojaĝoj==
Malgraŭ sia [[blindeco]] ekde la 4-a jaraĝo li multe vojaĝis tra la mondo helpe de [[Esperanto]]. En [[1912]] li entreprenis sian unuan E-vojaĝon en [[Britio]]n, kie li lernis en instituto por blinduloj. En aprilo de [[1914]] Eroŝenko venis en [[Japanio]]n kaj studis [[masaĝo]]n ĉe blindula lernejo en [[Tokio]], aŭdinte, ke japanaj blinduloj ofte memstariĝas per tiu ĉi metio.
Tie li ageme propagandis Esperanton inter la blindaj studentoj. Post du jaroj li vojaĝis en [[Siamo]]n kaj fondis tie blindulan lernejon. Transveturante [[Barato]]n, li estis tie malliberigita kaj poste elpelita kiel rusa [[bolŝeviko]]. Dum somero [[1919]] li forkuris tra [[Ŝanhajo]] denove en [[Japanio]]nJapanion.
Bone regante la japanan lingvon, Eroŝenko verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tre famiĝis inter la progresema japana literaturistaro.
La {{daton|1|unuan de majo| 1921}} pro partopreno en laborista manifestacio kaj en kongreso de japana socialista federacio, Eroŝenko estis arestita kaj baldaŭ ricevis elpelordonon. Tiam li venis en [[Ĉinio]]n kaj dum [[1922]] prelegis lekciojn pri [[rusa literaturo]] kaj aliaj temoj en [[Pekino|Pekina]] universitato kaj edukista kolegio por virinoj.
== En Sovetunio ==
En [[1923]] Eroŝenko formigrasformigris el Ĉinujo kaj restas en eŭropaj landoj, kaj en [[1924]] li venas en [[Moskvo]]n.
En [[1929]] — [[1930]]1929—1930 li vojaĝasvojaĝis al [[Ĉukotko]]; en [[1935]] li laboraslaboris en [[Niĵnij Novgorod]] kaj Moskvo.
En [[1935]] li fondasfondis la unuan lernejon por blinduloj en [[Turkmenio]] apud la urbo [[Mari]], kie li restasrestis ĝis [[1945]].
En [[1946]] — [[1948]]1946—1948 li laboraslaboris kiel instruisto de la [[Moskvo|Moskva]]moskva lernejo por blindaj infanoj.
En [[1949]] — [[-1951]] li loĝasloĝis kaj laboraslaboris en [[Taŝkento]].
En [[1952]] li translokiĝastranslokiĝis al [[Obuĥovka]] kaj laboraslaboris pri sia lasta libro.
La multnombraj arkivoj de la verkisto estis neniigitaj ĉeen neklaraj cirkonstancoj.
==Verkoj==
Lia verko ''"El vivo de [[ĉukĉoj]]"'' estas legebla [http://www.esperanto.mv.ru/Cxukcxoj/index.html en la reto].
En [[1923]] ĉe la [[UK 1923|UK]] en [[Nürnberg|Nurnbergo]] li gajnis unuan premion en konkurso por la plej bona prononco de Esperanto deklaminte sian originalan poemon "Ciganino".
Por bibliografio de Eroŝenko en aliaj lingvoj, vidu la ruslingvan artikolon [[:ru:Ерошенко, Василий Яковлевич]].
|