Neologismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: ar:لفظ محدث
Linio 32:
 
==== Ĝis la unua mondmilito ====
En la frua epoko de Esperanto, kiam ĝia baza vortaro estis ankoraŭ tre malgranda, multaj neologismoj estis enkondukitaj, precipe de [[L.L. Zamenhof]] mem, sed ankaŭ de la konataj tradukistoj tiutempaj kiel [[Kabe]], [[Grabowski]] k.a. Tiu tendenco daŭris ankaŭ en la franca periodo ĝis ĉirkaŭ la [[Ido (lingvo)|Ido]]-skismo de 1908. Estas pluraj kialoj: La tiuepoke gvidaj francaj esperantistoj volis kontraŭstari la riproĉon, ke Esperanto estu nur "lingveto", per kiu ne eblus esprimi ĉiujn bezonojn de la (tiama) moderna scienco kaj tekniko{{citon}}. Krome la franca estas lingvo, kiu fajne distingas semantike tre proksimajn vortojn per malsimilaj radikoj{{citon}}. Multaj tiamaj protagonistoj pro tio opiniis, ke la baza Esperanto-vortaro estus tro maldetala kaj nesufiĉa.
 
Ĉirkaŭ la jaro 1905 kun ties unua [[Universala Kongreso]] estis fonditaj multaj novaj naciaj kaj internaciaj Esperanto-organizoj kaj sekve aperis multaj novaj periodaĵoj (vd. la artikolon [[Frua Esperanto-gazetaro]]), ekzemple ankaŭ la unua "[[Scienca Gazeto]]", tiel ke la kvanto de tekstoj kaj temoj en mallonga periodo multobliĝis. Tiu kaŭzis bezonon por "novaj vortoj". Ili baldaŭ estis registritaj en ondo de unuaj "grandaj" vortaroj tiuepokaj, ekzemple la [[Plena Vortaro]] de [[Émile Boirac]], la angla de [[Joseph Rhodes]], la germana de [[Paul Christaller]] k.m.a.
 
La Ido-skismo minacis la pluan ekziston de Esperanto{{citon}}. Ekestis la bezono konsolidigi la tiam atingitan staton kaj distingigi Esperanton de ĝia konkurento. La "konservemuloj" aŭ (foje malestime nomitaj) "ortodoksuloj" dominis la diskuton. Tipaj reprezentantoj estas ekzemple [[Théophile Cart]], [[Marie Hankel]] k.a.
 
==== Intermilita periodo ====
Linio 46:
Revigliĝis la neologisma diskuto precipe pro la ekaktiviĝo de la t.n. "Iltisa skolo" ĉirkaŭ la eldonejo [[Artur E. Iltis]]. Kelkaj el ĝiaj aŭtoroj kiel [[Karolo Piĉ]], [[Fernando de Diego]], [[Reinhard Haupenthal]] k.a. uzis certajn "neologismojn" en tia grado, ke ekestis propra varianto de Esperanto, facile rekonebla.
 
Fine de 2008 denove ŝajnas ekzisti ia tendenco laŭeble eviti "neologismojn", bazitajn sur okcidentaj lingvoj. Tiu lasta etapo tamen ankoraŭ estas tro juna por fine decidi. Eblaj kialoj estas kontraŭstaro al la antaŭaj preferoj, precipe al tiuj de la Iltisa Skolo, la denova "malkovro" de la Fundamento kiel popularigita ekzemple de la t.n. [[Analiza Skolo]]{{citon}}, la novaj teknikaj eblecoj precipe de la komputila reto, kiuj ebligas facilan aliron al klasikaj tekstoj ĝis tiam nur pene akireblaj{{citon}} kaj precipe kreskanta tutmondiĝo de la distribuo de Esperanto. Ĝi kaŭzas, ke nuntempe relative pli multaj esperantistoj havas ne-eŭropan, sed ekzemple orient-azian lingvo-fonon ol en antaŭaj epokoj{{citon}}, kio povus efiki sur la preferoj pri neologismoj.
 
=== Klasifiko de neologismoj ===