Diksilando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:BrianOConnell05.jpg|thumb|New Orleans Traditional – tradicia diksilando-ĵazbando en 2005 je Nov-Orleano]]
La stilo de '''diksilanda ĵazo''' aŭ mallonge '''diksilando''' evoluis en la [[1910-aj]] jaroj]] el imitado de [[novorleano-ĵazo]] fare de blankulaj muzikistoj kaj disvastiĝis ekde [[Nov-Orleano]] la [[Ĉikago]] kaj [[Novjorko]].
 
== Stilo ==
Je diksilando-ĵazo kompare al tradicia novorleana ĵazo cedas la origina sonformado, glittonoj, esprimpova vibrado kaj la tuta esprimo. La melodioj estas pli glataj kaj la harmonioj pli puraj. Ekde komence de la 1930-aj jaroj diksilando tamen ne plu estas klare distingebla de novorleana ĵazo. Dumpase de la tempo muzikistoj ludis sendepende de sia haŭtkoloro ambaŭ stilojn. [[Louis Armstrong]] ekzemple ludis kunper siaj ''All-Stars'' ankaŭ diksilandon. Nun ekzistas tri ĉefaj tendencoj de diksilanda ĵazo: la ĉikaga, la okcident-marborda reviviga kaj la tradicia novorleana.
 
La tipa instrumentado de diksilando-grupo estas [[trumpeto]] aŭ [[korneto]], [[klarneto]], [[trombono]] kiel la tri ĉefaj instrumentoj, same kiel ritmogrupo konsistanta el [[frapinstrumentaro]], [[piano]], [[kontrabaso]] rsp. [[suzafono]] aŭ [[tubjo]] same kiel [[banĝo]] aŭ [[gitaro]]. Ĝeneralaj stildistingiloj estas [[kolektivimprovizado]], [[breĉo (muziko)|breĉoj]], la trumpeto kiel gvida instrumento kaj la ĉirkaŭludado de la melodio per la klarneto kaj trombono. La melodioj kaj [[improvizado (muziko)|improvizadoj]] ofte estas facilkompreneblaj kaj kutime malpli arte ambiciaj.
Linio 14:
La antaŭrangon resp. ĉefa pozicio de la trumpeto estas je diksilando same nedisputita kiel je novorleana ĵazo. Kiel pluaj partoj de la melodigrupo la trombono formas por tio iaspecan fundamentovoĉon, kaj la klarneto prizorgas harmonian ĉirkaŭludadon de la trumpetovoĉo. Paŭzojn, ekz. [[breĉo (muziko)|ragtimo-breĉojn]] prizorgas ĉefe la piano.
 
Male al klasika novorleano-ĵazo la melodioj de diksilando-ĵazo estas pli glataj, la harmonioj pli puraj, kaj la tekniko pli lerta. Eroj de pasia intonacio, do [[flirtlangado]] (malpure intonaciitaj tonoj), etaj deflankiĝoj de la tonaltoj, [[vibrado (muziko)|vibrado]], [[gargaro-sono]] (tonrompado per samtempa ludado de pluraj tonoj), [[glitsono]]j de la trombono kaj la [[kordfrapado]] de la kontrabaso je diksilando prefere paŝas en la fonon. Foje en verkoj de diksilando aŭdeblas la imitado de bestvoĉoj (ekz. je ''Original Dixieland Jass Band'': „Barnyard Blues“, 1917).
 
=== Ekesto ===