René Centassi: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pliaj informoj laŭ Henri Masson
e plia vikiigo
Linio 1:
[[Francaj esperantistoj]]
 
'''René CENTASSI''' ( 1922 -[[10-a de januaro]] [[1998]]), franca ĵurnalisto, eksa ĉefredaktoro de la granda informagentejo AFP, mortis la 10-an de januaro 1998 en Parizo. Ekinteresita pri Esperanto en siaj lastaj vivjaroj, kun [[Henri MASSON|Henri Masson]] li verkis la Zamenhof-biografion '''L'homme qui a défié Babel''' (1995, "La homo kiu defiis Babelon"), aperontanaperintan ankaŭ en E-traduko.
 
Ĵurnalisto, eks-ĉefredaktoro de ''[[Agence France Presse]]'' (AFP, la ĉefa informagentejo de Francio kaj unu el la plej gravaj en la mondo), René Centassi dediĉis la lastajn jarojn de sia vivo grandparte al Esperanto per biografia laboro pri Zamenhof.
 
Li vivis sian junecon en Egiptio, kie li unuafoje konatiĝis kun Esperanto, sed la afero restis sen sekvo. Dum sia 42-jara ĵurnalista kariero, li havis postenojn en diversaj landoj i.a. en Meksikio, Usono kaj Libano, kie li estis direktoro de la AFP-oficejo de Bejruto.
kariero, li havis postenojn en diversaj landoj i.a. en Meksikio, Usono kaj Libano, kie li estis direktoro de la AFP-oficejo de Bejruto.
 
Post emeritiĝo, sub la titolo ''"Tous les jours, de mieux en mieux"'' (Ĉiutage, pli kaj pli bone), li kunverkis kun sia bofilo [[Gilbert Grellet]] biografion pri [[Émile COUÉ|Émile Coué]], kies verko - kaj metodo - "La regado de si mem per konscia aŭtosugesto", aperis en multaj lingvoj inter kiuj Esperanto. Tio, kaj la fakto ke [[Charles Baudouin]] - alia pioniro sur tiu tereno - estis esperantisto, memorigis lin pri la Internacia Lingvo.
 
Same kiel li defendis [[Émile COUÉ|Émile Coué]] kontraŭ stulta kaj senfundamenta primokado, li volis doni al Esperanto la publikan honoron kiun ĝi meritas. Tio konkretiĝis post renkonto kun Henri Masson, kun kiu li kunverkis franclingvan biografion de Zamenhof sub la titolo ''"L'homme qui a défié Babel"'' (La homo kiu defiis Babelon). Ĝi aperis en 1995 ĉe la pariza eldonejo Ramsay. Dua eldono aperis en 2001 samtempe kun Esperanto-traduko. En 2005 aperis tradukoj en la hispana (''"El hombre que desafió a Babel"'') kaj korea. Ĉi lasta estis elektita de la korea eldonista mondo kiel "rekomendinda libro por la korea junularo -- 2005".
 
Aldone al la franca lingvo, René Centassi parolis la italan, la anglan kaj la hispanan. Post apero de la biografio de Zamenhof, li eklernis Esperanton per la perkoresponda kurso de SAT-Amikaro ĝis akiro de legkapablo. Liaj spertoj kondukis lin al la konvinko pri la neceso de Esperanto. Tion plue konfirmis, ekzemple, vojaĝo kiun li faris en 1995 en Grekio. Tie li povis mem konstati ke ekster la flughaveno, la hoteloj, la komercaj kaj turismaj centroj, malgraŭ kono de kvar lingvoj inter la plej gravaj en la mondo, li estis ofte en situacio de neebleco bone interkompreniĝi.
 
Kancero forprenis René Centassi la 10an de januaro 1998. Li estis 75-jara.