Reno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e [r2.6.4] roboto aldono de: mrj:Вӓргӹ
Retornaire (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 24:
}}
[[Dosiero:Kidney PioM.png|thumb|300px]]
La '''renoj''' (latine ''ren, renis''; greke ''nephros'') estas paro da fazeoloforma [[organo]] (ĉe mamuloj), kiu sekrecias [[urino]]n kiel finprodukton de la [[materialŝanĝo]]. Ĉe la homoj la dekstra reno situas sub la [[hepato]], la maldekstra sub la [[lieno]]. Ĉar la reno estas pli granda ol la lieno, la dekstra reno situas pli sube ol la maldekstra. La supra arto de la renoj situas proksime je la dekunua [[ripo]]. Unu reno pezas 120-200 gr, longas de 10 ĝis 12 cm, larĝas de 5 ĝis 6 cm kaj dikas de 3 ĝis 5 cm. Ĉiu reno estas provizita per [[sango]] tra arterio el [[aorto]].
 
La renoj estas fiksitaj per saketo plenigita de grasa histo (konstrua graso). Se la homo tro longe malsatas, tiu grasaĵo konsumiĝas kaj la renoj perdas sian fiksitan pozicion (ŝevbanta reno), tiel ili povas perdi parton de sia funkcio.