Gliese 876 c: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Informkesto ekstersunsistema planedo |Nomo = Gliese 876 c |Bildo = Gliese876c-b.jpg |Priskribo = Artista bildo de Gliese 876 c kaj b |Stelo = Gliese 876 |Klaso_stelo = M4V |Konstel...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 23:17, 30 apr. 2011

Gliese 876 c estas ekstersunsistema planedo kiu orbitas ĉirkaŭ la ruĝa nano Gliese 876 post 30,258 tagoj. La planedo estis malkovrita dum aprilo 2001 kaj estas la dua plej interna planedo de la sistemo.

Gliese 876 c
ekstersunsistema planedostelo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo
Artista bildo de Gliese 876 c kaj b
Gepatra stelo
Stelo Gliese 876
Spektroklaso M4V
Konstelacio Akvisto
Rekta ascensio (α) 22h 53m 16,73s
Deklinacio (δ) −14° 15′ 49,3″
Ŝajna magnitudo (mV) 10,17
Distanco 15,3 ± 0,1 lj
Maso 0,334 ± 0,030 M M
Radiuso 0,36 R
Temperaturo 3350 ± 300 K
Metaleco [Fe/H] 0,05 ± 0,20
Orbitaj elementoj
Granda duonakso (a) 0,132[1] AU
Periapsido (q) 0,097 AU
Apoapsido (Q) 0,167 AU
Discentreco (e) 0,266 ± 0,003[1]
Orbita periodo (P) 30,258 ± 0,009[1] tagoj
Argumento de la periastro (ω) 275,26 ± 1,25º [1]
Klinangulo (i) 48,07 ± 2,06[1]
Duon-amplitudo (K) 86,15 ± 0,40[1] m/s
Fizikaj ecoj
Maso (m) 0,83 MJ [1]
Informo pri malkovro
Dato 4-a de aprilo 2001
Malkovristoj Marcy et al.
Metodo Radiala rapido
Loko Usono California and
Carnegie Planet Search
Situacio Publikigita
vdr

Malkovro

Kiam ĝi stis malkovrita, astronomj jam konis pri la ekziston de alia planedo en la sistemo Gliese, nomata Gliese 876 b. Dum 2001, aldonaj observoj de la radiala rapido de la stelo rivelis la ekziston de dua planedo, kiu estis nomata Gliese 876 c.[2] La orbita periodo de Gliese 876 c estas ĝuste duonon de la periodo de la alia planedo, kio signifas ke la ŝanĝoj kaŭzitaj en la radiala rapido de la stelo estis unue taksitaj kiel pli granda discentreco en la orbito de 876 b.

Orbito kaj maso

Gliese 876 c estas en orbita resonanco 1:2 kun la plej ekstera planedo Gliese 876 b. Ĉi tio kaŭas grandan gravitan interagon inter ambaŭ planedoj,[3] kio provokas ke la orbitaj elementoj ŝanĝu tre rapide laŭ la orbitoj precesias.[4] La orbito de la planedo estas pli descentreca ol ĉiu ajn orbito de la planedoj de la Sunsistemo. La granda duonakso estas nur 0,132 AU, proksimume triono de la distanco inter Merkuro kaj la Suno.[1] Malgraŭ tio, ĝi troviĝas en la enloĝebla zono de la planeda sistemo, ĉar Gliese 876 estas tre malmulte brila.[5]

Limigo de la metodo radiala rapido estas ke ne eblas kalkuli la veran mason de la planedo, nur la minimuman mason. Tio ŝuldiĝas al la fakto ke la vera maso dependas de la klinangulo de la orbito, kiu ne estas mezurebla per la método radiala rapido. Tamen, en resonanca sistemo kiel Gliese 876, gravitaj interagoj inter la planedoj povas esti uzataj por kalkuli la verajn masojn. Laŭ tiu metodo kaj, kombine kun astrometriaj observoj, astronomoj kapablis kalkuli la klinangulon de la planedo kaj do, ĝian veran mason, kiu estas 0,83 Jupiter-masoj.[1]

Fizikaj ecoj

Pro ĝi granda maso, Gliese 876 b tre eble estas gasgiganto sen solida surfaco. Ĉar la planedo ne estis rekte detektita, ecoj kiel sia radiuso, konsisto, kaj temperaturo restas nekonataj. Supozante konsisto simila al Jupitero kaj medio proksima al kemia ekvilibro, oni kredas ke estas planedo sen nuboj en la altaj tavoloj de la atmosfero.[6]

Gliese 876 c troviĝas en la interna parto de la enloĝebla zono. Dum la eblecoj trovi vivon sur gasgigantoj estas nekonataj, eblaj grandaj satelitoj povus havi loĝeblan medion. Malbonŝance, tajdaj interagoj inter hipoteza satelito, la planedo kaj la stelo povus detrui tiajn satelitojn.[7] Aliflanke, unue oni devus certiĝi ke tiaj satelitoj povus formiĝi.[8]

Vidu ankaŭ

Notoj


Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 Correia et al. (2010). “The HARPS search for southern extra-solar planets XIX. Characterization and dynamics of the GJ876 planetary system”, arXiv. Alirita 2010-02-08.. 
  2. Marcy, G. et al. (2001). “A Pair of Resonant Planets Orbiting GJ 876”, The Astrophysical Journal 556 (1), p. 296 – 301. doi:10.1086/321552. 
  3. Rivera, E., Lissauer, J. (2001). “Dynamical Models of the Resonant Pair of Planets Orbiting the Star GJ 876”, The Astrophysical Journal 558 (1), p. 392 – 402. doi:10.1086/322477. 
  4. Butler et al. (2006). “Catalog of Nearby Exoplanets”, The Astrophysical Journal 646 (1), p. 505–522. doi:10.1086/504701.  (web version)
  5. Jones, B. et al. (2005). “Prospects for Habitable "Earths" in Known Exoplanetary Systems”, The Astrophysical Journal 622 (2), p. 1091 – 1101. doi:10.1086/428108. 
  6. Sudarsky, D. et al. (2003). “Theoretical Spectra and Atmospheres of Extrasolar Giant Planets”, The Astrophysical Journal 588 (2), p. 1121 – 1148. doi:10.1086/374331. 
  7. Barnes, J., O'Brien, D. (2002). “Stability of Satellites around Close-in Extrasolar Giant Planets”, The Astrophysical Journal 575 (2), p. 1087 – 1093. doi:10.1086/341477.  (paper incorrectly refers to Gliese 876 b as GJ876c)
  8. Canup, R., Ward, W. (2006). “A common mass scaling for satellite systems of gaseous planets”, Nature 441, p. 834 – 839. doi:10.1038/nature04860.