Schönenwerd: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30:
 
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Schönenwerd datiĝas el la jaro [[778]] kiel ''Werith''. La unua menciita setlejo estis malgranda [[monaĥejo]] sur insulo en la rivero Aro. Ĝis en la 19-a jarcento la sorto de la vilaĝo estis forte konektita kun la historio de la abatejo. La landa suvereneco apartenis al la [[Habsburgoj]], kiel instituigis la senjorojn de Falkenstein kiel protektovoktoj. En la jaro [[1458]] la voktejo Gösgen, kies parto Schönenwerd estis, estis vendita al la urbo [[Soloturno]]. En la jaro [[1798]] kadre de la [[Helveta Revolucio]] francaj trupoj okupis la abatejon kaj la monaĥejo fariĝis nacia havaĵo de la Helveta Respubliko. Post la morto de Napoleono la abatejo estis reinstituigita. EnKadre de la soloturna kulturlukto en la jaro [[1874]] per popola baloto la abatejo Schönenwerd estis definitive malfondita. En la jaro [[1876]] la kristankatolika eklezio apartiĝis de la romkatolika ekzlezio kaj la kristankatolikoj transprenis la abatan preĝejon. En de [[1899]] ankaŭ la reformita ekzlezio kunuzas la preĝejon pro siaj diservoj, dum la romiaj katolikoj en 1877 konstruis apartan helppreĝejon kaj en la jaro 1938 konsekris sian propran preĝejon.
 
Grava por la evoluo de Schönenwerd estis ek de la industriiĝo la influo de la familio Bally: En la jaro [[1814]] Peter kaj Niklaus Bally aĉetis la bendofabrikon Meyer en Arauo. En la jaro [[1823]] ili translokigis parton de la produktado al Schönenwerd. En la jaro [[1851]] Carl Franz Bally en Schönenwerd fondis sian faman la ŝufabrikon. <ref>Fonto: [ http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1170.php ''Hans Brunner'': ''Schönenwerd'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2011-02-08)]</ref>